Carl Spitzweg
Carl SPITZWEG [karl ŝpicve:k] (naskiĝis la 5-an de februaro 1808; mortis la 23-an de septembro 1885) estis germana romantika pentristo kaj poeto. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la epoko Bidermajro.
Li naskiĝis en Unterpfaffenhofen (hodiaŭ Germering, en Bavario) kiel la dua el tri filoj de Franziska kaj Simon Spitzweg. Lia patro, riĉa komercisto, trejnis Carl kiel apotekisto. Li ekhavis sian diplomon de la Universitato Munkeno, sed renormaliĝinte post malsano li ekdediĉis sin al pentrado. Spitzweg estis memlerninta kiel artisto, kaj komenciĝis per kopiado de verkoj de flandraj majstroj. Li kontribuis per sia unuaj laboroj al satiraj revuoj. Post ricevo de heredo en 1833, li povis dediĉi sin rekte al pentrado.
Poste, Spitzweg vizitis eŭropajn artcentrojn, studante verkojn de diversaj artistoj kaj rafinante sian teknikon kaj stilon; li vizitis Pragon, Venecion, Parizon, Londonon, kaj Belgion. Liaj pli postaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj ofte estas humuraj ĝenroverkoj. Multaj el liaj pentraĵoj prezentas akre karakterizitajn ekscentrulojn, ekzemple La legemulo (1850) kaj La hipokondriulo (ĉ. 1865, en la Neue Pinakothek, Munkeno).
Liaj pentraĵoj inspiris la muzikalon Das kleine Hofkonzert de Edmund Nick. Li estis entombigita en la tombejo Alter Südfriedhof en Munkeno.
Pentraĵoj
redakti- La kaktamiko
- La malriĉa poeto
- Cindra Merkredo
- La legemulo
- La kaptita amletero
- Disputantaj monaĥoj
- Serenado
Vidu ankaŭ
redakti- 5493 Spitzweg, asteroido kun lia nomo
Bildaro
redakti-
La legemulo, 1850. Muzeo Georg Schäfer
-
En la haremo, after 1855 Muzeo Georg Schäfter
-
La malriĉa poeto, 1839. Neue Pinakothek
-
Zeitungsleser im Hausgärtchen, inter 1845-1858
-
Der Schmetterlingsjäger (La papiliĉasisto), pri epoko de papilikolekto (1840)
Referencoj
redakti- Murray, P. & L. (1996). Dictionary of art and artists. London: Penguin Books. ISBN 0-14-051300-0.
Eksteraj ligiloj
redakti- Biografio kaj Selektitaj Pentraĵoj de Carl Spitzweg
- The Spitzweg Game Arkivigite je 2004-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Spitzweg bildaro ĉe MuseumSyndicate Arkivigite je 2012-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Milwaukee Art Museum havas grandan kolekton de Spitzweg Arkivigite je 2008-03-12 per la retarkivo Wayback Machine