Bulz
komunumo en Rumanio
Bulz (hungare: Csarnóháza, germane Grünfeld[1]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Aleșd. En 1910 ĝi nombris 2 459 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1 699, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 903 loĝantoj sur areo de 99,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². En ĝia proksimo troviĝas altegaj rokmuroj kaj pluraj kavernoj. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Remeți.
Bulz | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bihor | |
Alinome | Csarnóháza (hungare), Grünfeld (germane) | |
Iama hungara departemento | Bihar | |
Situo | 46° 55′ N, 22° 41′ O (mapo)46.91416666666722.675277777778Koordinatoj: 46° 55′ N, 22° 41′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 369 m | |
Poŝtkodo | 417110 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1 903 (en 2021, 2 420 en 2002) | |
– vilaĝo | 922 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 27944 | |
Historio
redaktiĜi estis unue menciita skribe en 1406. Ĝis 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj 1944 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga monarkio Aŭstrio-Hungario respektive de 1940 al Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento Bihar vármegye.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)
-
Situo en la distrikto