[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Blaye

komunumo en Ĝirondio, Francio

Blaye - jen france, prononco [blaj] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, okcitane respektive gaskone Blaia - estas komunumo de Francio, ĉe la dekstra bordo de Ĝirondo, 30 km norde de Bordozo. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al kaj estas la centro de samnoma arondismento Blaye (aŭ Blaia) kaj al la kantono L’Estuaire.

Blaye
Blaia
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Ĝirondio
Arondismento Blaye (aŭ Blaia)
Kantono L’Estuaire
INSEE kodo 33058 [+]
Poŝtkodo 33390
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 957  (2021) [+]
Loĝdenso 772 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo)45.127777777778-0.66222222222223Koordinatoj: 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 6,42 km² ( 642 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Blaye Blaia (Gironde)
Blaye
Blaia (Gironde)
DEC
Situo de Blaye
Blaia
Blaye Blaia (Francio)
Blaye
Blaia (Francio)
DEC
Situo de Blaye
Blaia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blaye [+]
vdr
la katolika kirko

Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 957 loĝantoj sur areo de 6,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 772 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Saint-Genès-de-Blaye, Cars, Cussac-Fort-Médoc, Lamarque, Plassac, Saint-Martin-Lacaussade kaj Saint-Julien-Beychevelle.

orkestra pavilono

Blaye havas citadelon de la 17-a jarcento verkitan de Vauban. Ekde 2008 ĝi apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko kune kun 11 aliaj fortikaĵoj, kadre de la fortikaĵoj de Vauban[1].

Blaye estas ankaŭ la ĉefurbo de la tradicia regiono Blayais kaj estas fama pro sia vinberejo.

Blaye vidata de la citadelo
Ĉirkaŭ Blaye
Saint-Genès-de-Blaye Saint-Martin-Lacaussade
Cussac-Fort-Médoc (trans Ĝirondo) Blaye Cars
Lamarque (trans Ĝirondo) Plassac

Transporto

redakti

Tra Blaye pasas la departementa ŝoseo D137, kiu ligas ĝin al Saintes kaj Bordozo.

Pramo ebligas iri al Lamarque trans Ĝirondo.

Referencoj

redakti
  1. fortikaĵoj de Vauban (en la listo de mondaj heredaĵoj) (france). Unesko. Alirita 17-an de aŭgusto 2013 .

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti