[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Azia leono

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 3 dec. 2022.

La azia leono (Panthera leo persica), ankaŭ nomata persa leono, estas la ununura subspecio de leonoj, kiu hodiaŭ troveblas ekster Afriko. Temas pri unu el la felisedaj subspecioj plej minacataj en la mondo, ĉar ties loĝantaro en naturo ampleksas nur ĉirkaŭ 360 bestojn (en la jaro 2006) en la Gir-Arbaro, protektita zono de 1 412 kvadrataj kilometroj en la sudo de la barata provinco Guĝarato. Tie dum la britia koloniado, la specio suferis troan ĉasadon pro sporto, kaj restis nur 20 ekzempleroj. Tiam la nababo de Gir protektis la specion, ĝis kiam ekestis konfliktoj kun la homa loĝantaro, kiu suferis perdon de gregoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia leono


Biologia klasado
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panthera
Specio: Leono Panthera leo
Subspecio: Azia leono
Panthera leo persica
(Meyer, 1826)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pro ties malabundo en libero, tiu orientalisa leono estas tre valora ero en bestoĝardenoj, kie oni klopodas ties bredadon en kaptiveco. Oni supozas, ke ekzistas ĉirkaŭ milo de aziaj leonoj en la zooj tutmonde.

Aspekto

redakti

La azia leono estas similaj al la afrikaj parencoj, sed estas kelkaj diferencoj, pro kiuj kelkaj fakuloj parolas pri diferenca specio. Tiu estas iom pli malgranda kaj malpli fortika ol la afrikaj, ĉirkaŭ 160 - 190 kg ĉe maskloj kaj 110 – 120 kg ĉe inoj. Maskloj estas ĉirkaŭ 1.70 - 1.80 m longaj kaj la inoj estas nur ĉirkaŭ 1.40 - 1.60 m longaj sen kalkuli la voston.

La azia leono havas pli helan haŭton kaj la hararon multe pli mallongan ol la afrikaj; pro tio la oreloj de maskloj videblas. La hartufo en kubutoj estas pli videbla. Krome estas laŭlonga falto blanka en la ventro. Plej similaj estas la leonoj de Atlaso aŭ de Nordafriko (Panthera leo leo), kiuj estas formortintaj en la sovaĝejoj ekde la 1930-aj jaroj.

Kutimoj

redakti

Reproduktado okazas plej ofte vintre, sed ankaŭ la tutan jaron. Okazas ceremonioj ĉe kiuj la maskloj pisas, montras dentojn antaŭ pariĝado. Ofte okazas kvereloj inter maskloj, foje tre danĝeraj kaj vundigaj; tiele maskloj vivas nur averaĝe ĝis 12 jaroj.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti