Azeria kuirarto
La azeria kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la azera popolo, inkluzive de la azera diasporo. La azeria kuirarto, laŭlonge de la jarcentoj, estis influata de la kuirartoj de diversaj kulturoj, ĉefe pro la politikaj kaj ekonomikaj procezoj de la lando. Tamen, ĝi konservas la unikan kaj distingigan karakteron de ĝia originala tradicia kuirarto. Multaj pladoj estas unikaj de la lando, kiuj poste ankaŭ aperis en aliaj kulturoj pro la strategia situo de la lando inter Eŭropo kaj Azio. Por la azerioj, la kuirarto estas tre grava parto de la kultura vivo de la lando kaj ĝi estas enradikiĝita en la historio, tradicioj kaj valoroj de la nacio.[1]
Parto de serio pri la Azeria popolo |
Kulturo |
Arkitekturo • Arto • Filmo • Kuirarto
Dancoj • Vestoj • Folkloro • Literaturo Kulturo • Muziko • Religio • Sporto • Teatro |
Laŭ landoj aŭ regionoj |
Irano • Kartvelio • Rusio |
Religio |
Islamo • Kristanismo • Judismo |
Lingvo |
Azerbajĝana |
Persekutado |
Martaj Tagoj • Nigra Januaro |
Portalo pri Azerbajĝano
|
La azera kuirarto dependas de la klimato kaj la fruktodoneco de la grundo de la tuta azera teritorio. La tipaj pladoj konsistas el fiŝoj de la Kaspia Maro, viando (ĉefe ŝafaĵo kaj bovidaĵo), kaj abundeco de laŭsezonaj legomoj. Alia manĝaĵo tre fama kaj tradicia estas la rizo je safrano (pilafo) kaj la nigra teo estas la nacia trinkaĵo.
Historio
redaktiOni povas diri ke la azeria kuirarto havas gravan okazintaĵon kiu karakterizas ĝin: lo sovetia periodo ekde 1920, tio malfermigis ĝin al ĉiuj influoj de la kuirartaj tradicioj de la Orienta Eŭropo. Antaŭ tiu historia okazintaĵo aliaj kulturoj lasis spurojn en la azeria kuirarto, eble pro ĝia geografia situo inter Eŭropo kaj Azio: la pladoj de la turka kuirarto kaj de la irana kuirarto pro proksimeco kaj dumtempa regado sur ĝin de la Turkio kaj Irano, la pladoj de la mongola kuirarto pro dumtempa regado sur ĝin de la Mongola Imperio kaj la pladoj de la rusa kuirarto pro regado sur ĝin de la Rusa Imperio kaj Sovetunio.
Manĝaĵoj
redaktiPladoj
redaktiĈefaj pladoj (varmaj)
redakti- Adjapsandalo
- Donero
- Ĥaŝlamao
- Ĥinkalio
- Kĉouĉo
- Kefteo
- Ĝapamo
- Manteo
- Paŝa-Berego
- Ŝaroto
- Suberego
- Ŝiŝ-Kebabo
- Sini-Keofto
- Tjvjiko
- Tojuko-Kebabo
Supoj
redakti- Arganako
- Blĝurapuro
- Bozbaŝo
- Brinĵapuro
- Ĉĥrtmo
- Ĉorbo
- Ĵavarapuro
- Flolo
- Katnapuro
- Ĥaŝo
- Katnovo
- Kololiko
- Mantapuro
- Macnaprtoŝo
- Putuko
- Sarnapuro
- Sunkapuro
- Spaso
- Tarĥano
- Vospnapuro
- Soĥdjuro
Panoj
redaktiSalatoj
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ Monda kuirarto - Azerbajĝano Arkivigite je 2017-06-28 per la retarkivo Wayback Machine hispane
Eksteraj ligiloj
redakti- Food from Azerbaijan and Beyond. AZ Cookbook. angle
- Proverbs about Food in Azerbaijan. Azerbaijan International (Aŭtuno 2000). angle
- Food! Glorious Food!. Azerbaijan International (Aŭtuno 2000). angle
- Selected recipes from Azerbaijani cuisine. Azeri.net. angle
- Azerbaijani Food. Food-recipe.net. angle