Aŝikaga Joŝikazu
(Alidirektita el Ashikaga Yoshikatsu)
AŜIKAGA Joŝikazu (japane 足利 義量, ofte latinliterigata kiel Asikaga Yosikazu aŭ Ashikaga Yoshikazu) (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1407 – mortinta la 17-an de marto 1425) estis la kvina ŝoguno Aŝikaga. Li regis de 1423 ĝis 1425, dum la Epoko de Muromaĉi. Li estis la kvara filo de ŝoguno Aŝikaga Joŝimoĉi.[1] La patro cedis la regadon al la filo 18-jaraĝa laŭ la tiama kalkulado.[2] Laŭ Oguri Hangan ichidaiki, la morto de Joŝikazu nur 20-jara (=18-jara) rezultis el vivo de ebriega sineluzado.[3] Lin sekvis kiel ŝoguno lia frato, la ŝoguno Aŝikaga Joŝinori, en 1429.[4]
Aŝikaga Joŝikazu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
足利 義量 | ||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1407 en Kioto | |
Morto | 17-an de marto 1425 (17-jaraĝa) en Kioto | |
Mortis per | Variolo vd | |
Ŝtataneco | Japanio vd | |
Familio | ||
Patro | Aŝikaga Joŝimoĉi vd | |
Patrino | Hino Eishi (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | samurajo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La regojaroj de Joŝikazu estas parto de la periodo Ōei (1394–1428).
Piednotoj
redaktiLa artikolo baziĝas sur tiu en la angla Vikipedio.
- ↑ Titsingh, Isaac. (1834). Annales des empereurs du japon, p. 329. (ĉe Google Books)
- ↑ Screech, Timon. (2006). Secret Memoirs of the Shoguns: Isaac Titsingh and Japan, 1779–1822, p. 234 n.10; n.b., Yoshikasu (n. 1407 – nomumita ŝoguno en 1423) = 18 jaroj. "Tiuepoke, oni rigardis infanojn unujaraĝaj ĉe la naskiĝo, kaj ĉiu aldonis jaron al sia aĝo je ĉiu Novjara Tago, ne ĉe la datreveno de la naskiĝo. Yoŝikazu do havis 16 jarojn laŭ la nuna kalkulo, sed 18 laŭ la tiama."]
- ↑ DeBenneville, James S. (1915) https://books.google.com/books?id=vuuevGb90hAC&pg=PA136 Tales of the Samurai: Oguri Hangan ichidaiki, p. 136.]
- ↑ Titsingh, p. 333. el Google Books