Amfibrako
metrika piedo, konsistanta el longa (aŭ akcenta) silabo inter du mallongaj (aŭ senakcentaj) silaboj
Amfibrako (de malnova greka, "ambaŭflanke mallonga") estas trisilaba versero, konsistanta el unu longa aŭ akcenta silabo inter du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj. Oni kutime notas ĝin per ∪—∪. Ekzemploj: "doloro" (unu amfibrako), "Tra densa | mallumo | briletas | la celo" (kvar amfibrakoj).
Famaj ekzemploj
redaktiSeriozaj "movadaj" poemoj de Zamenhof ofte estis amfibrakaj, ekz-e kaj La Vojo kaj la Preĝo sub la Verda Standardo konsistas el po kvin ok-versaj strofoj alternantaj kvaramfibrakajn kaj triamfibrakajn versojn laŭ la skemo 4-3-4-3 4-4-4-3.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- 1984: Kalocsay, Kálmán. Parnasa Gvidlibro / Kálmán Kalocsay; Gaston Waringhien; Roger Bernard. Reviziita kaj kompletigita de G. Waringhien. 3-a eld. Pizo: Edistudio 1984, 207 p. kun Skizo de Esperanta metriko. La arto poetika. Esperanta rimaro. ISBN 88-7036-018-0
- 1957: Clark, Brendon. Kien la poezio? / de Brendon Clark. Rickmansworth: Esperanto Publ. Co. 1957, 156 p.