Vințu de Jos
Vințu de Jos [vincu de ĵos] (hungare: Alvinc, germane: Winzendorf, pli malfrue Unter-Wintz, latine Binstum) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Alba Iulia. Ĝi estas fervoja nodo. La fervoja stacio de Vințu de Jos situas ĉe la norda parto el la du ĉefaj linioj inter Bukareŝto kaj Arad kaj ligas ĝin al Sibiu. Administre al ĝi apartenas 17 pliaj vilagoj, inter ili Inuri, Dealu Ferului, Gura Cuțului, Hategana, Valea Vințului, Vurpăr.
Vințu de Jos | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Alba | |
Alinome | Alvinc (hungare), Winzendorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | |
Situo | 45° 59′ N, 23° 30′ O (mapo)45.98888888888923.5025Koordinatoj: 45° 59′ N, 23° 30′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 217 m | |
Poŝtkodo | 517875 | |
Loĝantaro | 5 295 (2002; 3 278 en la vilaĝo) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 8835 | |
Historio
redaktiĜia unua dokumenta mencio estas el 1205 (laŭ aliaj: 1248). Ĝi estis fondita de saksoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). En la iama palaco de Gabrielo Bethlen estis ligna baldakeno pentrita ĉ. 1620 verŝajne de János Egerházi Mezőbándi. Ĝi pereis. La komunumo iĝis trafinodo: de tie ĉi forkondukas flanka fervojlinio en la direkto de la Stacidomo de Sibiu, dume la ĉefa estas al Alba Iulia respektive Deva.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 4 192 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 5 232.
Historimonumentoj
redaktiProksime de Vințu de Jos estas la ruinoj de iama dominikana monaĥejo, ekkonstruita en la 14-a jarcento. En la 16-a jarcento Nikolao Kocsárdy transformis ĝin al sekulara kastelo. En tiu kastelo estis mortigita Georgo Martinuzzi.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- József Alvinczi, barono (1-a de februaro 1735 – Buda, 25-a de novembro 1810): imperiestra ĉefgeneralo.
- Aladár Bodor (29-a de januaro 1880 – Budapest, 19-a de aprilo 1952): verkisto, ĵurnalisto, poeto.
- János Csató (1833–1913), ornitologo, botanikisto.
- Georgo Fráter, familia nomo Utiešenić, laŭ patrinnomo Martinuzzi (Kamičić, Kroatio, 1482 – Alvinc, 17-a de decembro 1551), kardinalo, kroatdevena hungara ŝtatviro.
- Dániel Gondol (?, 1815 – Alvinc, 7-a de majo 1891): verkisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1845).
- Géza Hanzéros apotekisto, poeto,
- József Inczédy, ekde 1750 barono (fortikaĵo Zebernyik, proksime de Alvinc, 1688 – Marosszentkirály, 1750): juĝistmajstro, tradukisto.
- Zsigmond Kemény, barono (12-a de junio 1814 - Pusztakamarás, 22-a de decembro 1875): verkisto, publicisto.
- Jakab Lázár (19-a de januaro 1824 – Vieno, 1-a de decembro 1895): arbarscienca fakverkisto.
- József Pakots (21-a de marto 1877 – Budapest, 12-a de junio 1933): ĵurnalisto, verkisto.
- Katalin Pataky (13-a de septembro 1894 - Nizza, 1946) pentristino vivinta de la 30-aj jaroj eksterlande.
- László Pataky (Brád, 24-a de decembro 1957 - Alvinc, 4-a de marto 1912) pentristo, grafikisto
- Dezső Polik (9-a de aprilo 1873 – Budapest, 11-a de julio 1925): filmkameraisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Alba
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto