Aleksander Chodźko
Aleksander Borejko Chodźko, blazono Kościesza (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1804 en Krzywicze (Belorusio), mortis la 27-an de decembro 1891 en Noisy-le-Sec en Francio) – pola poeto, orientalisto kaj slavisto.
Aleksander Chodźko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Aleksander Chodźko | |||||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1804 en Kryvičy, Minska gubernio, Rusia Imperio | ||||
Morto | 27-an de decembro 1891 (87-jaraĝa) en Noisy-le-Sec, Francio | ||||
Tombo | Tombejo Champeaux de Montmorency vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola • belorusa • angla • persa • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato Vilno vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Chodźko vd | ||||
Patro | Jan Borejko Chodźko (en) vd | ||||
Gefratoj | Michał Chodźko (mul) kaj Stanisław Chodźko (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato orientalisto kolektisto de fabeloj interpretisto profesoro poeto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filo de Jan kaj Klara Korsak. En gimnazio edukito de Tomasz Zan. En la jaroj 1820-1823 studis en Universitato Vilno. En kuntuŝo de la jaroj 1823-24 malliberigita pro partopreno en organizo Asocio de Filaretoj. En 1824 forveturis studi orientajn lingvojn kaj literaturojn al Sankt-Peterburgo kaj de 1830 restadis en rusaj konsulejoj en Teherano kaj Raŝto (Gilano) esplorante la persan kulturon. En 1842 ekloĝis en Parizo komence laborante en franca ministerio pri eksterlandaj aferoj. En la jaroj 1857-1883 estis profesoro de slavaj literaturoj en Kolegio de Francio transprenante katedron antaŭe okupatan de Adam Mickiewicz.
Li estis amiko de Adam Mickiewicz pere de kiu subiĝis al influoj de Andrzej Towiański.
Eldonis Poezje (Poezioj) kun fama balado Maliny (Framboj), konata kanto Stach mi pierścionek przyniósł z jarmarku (Staĉjo fingroringon kunportis al mi el foiro) kaj oriento-romantika poemo Derar. Poste jam en la angla kaj franca lingvoj publikigis multajn disertaĵojn pri orienta kaj slava filologioj. Li tradukis la persan romanon Ŝahanŝaho kaj kvar derviŝoj (1859). Ankaŭ skribis multe da verkoj pri lingvoscienco, etnografio, kaj literaturo de Mezoriento.
Kun la edzino Helena Dunin-Jundziłł, havis kvar infanojn (filojn - Wiktor, Adam, Aleksander kaj filinon – Maria).
Enterigita en Montmorency-tombaro.