Ajuto
Ajuto estas aranĝaĵo (ekz-e tubeto kun unu aŭ pluraj specialformaj aperturoj) servanta por pulvorigi kaj disŝprucigi likvaĵon aŭ enblovi gason en iun volumenon en bezonata kvanto.
Ajutoj estas uzataj por enĵeti likvan brulaĵon en eksplodmotorojn (ekz‑e kiel parto de karburilo), humidigi aeron, malvarmigi gasojn ktp.
-
Pulvoriga ajuto
-
Kirla ajuto enŝpuciga
-
Ajuto miksanta du fluidojn
-
Diversaj ajutoj pulvorigaj