[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Adrienne Rich

Usona poeto, eseisto kaj feministo

Adrienne Cécile RICH (naskiĝis la 16-an de majo 1929, mortis la 27-an de marto 2012) estis usona poeto, eseisto kaj radikala feministo, konsiderata "unu el la plej vaste legataj kaj influaj poetoj de la dua duono de la 20-a jarcento."[1][2] The Guardian atribuis al ŝi la elstarigon de "la subpremado de virinoj kaj lesbaninoj al la antaŭfronto de la poezia diskurso."[3]

Adrienne Rich
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1929 (1929-05-16)
en Baltimore
Morto 27-an de marto 2012 (2012-03-27) (82-jaraĝa)
en Santa Cruz
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Reŭmatoida artrito Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko BaltimoreSanta Cruz vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Radcliffe College (en) Traduki
Universitato Harvard Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Arnold Rice Rich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alfred Haskell Conrad (en) Traduki (1953–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Michelle Cliff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
aktivisto pri virinaj rajtoj
verkisto
eseisto
pacaktivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio kaj eseo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Diving into the Wreck ❦
On Lies, Secrets and Silence ❦
The Dream of a Common Language vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia unua poemaro, A Change of World ("Ŝanĝo de mondo"), estis elektita de la fama poeto W. H. Auden por la premio Yale Series of Younger Poets. Ŝi fame rifuzis la premion National Medal of Arts, protestante la voĉdonon de la kunvenestro de la Domo de Reprezentantoj Newt Gingrich por fini elspezojn por la subvencio National Endowment for the Arts.

Ŝi estas konata ankaŭ pro la teorio deviga aliseksemo, rigardata kiel antaŭaĵo de aliseksema normismo.

Palestina digno

redakti

En 2009, Rich prezentis deklaron en subteno de la Usona kampanjo por la akademia kaj kultura bojkoto de Israelo (USACBI), kritikante israelan okupadon kaj esprimante ŝian "daŭran solidarecon kun la longa rezisto de la palestina popolo"[4]. Malgraŭ ke ŝiaj radikoj duone kuŝas en juda familio[5], ŝi komence estis dubema pri tiu movado, Rich aprobis la postulon de kultura kaj akademia bojkoto de Israelo, denuncante "la neadon de la okupado de la palestina loĝantaro, detruon de palestinaj vivoj kaj vivrimedoj, la "setlejoj", la fizikajn kaj psikologiajn murojn kontraŭ dialogo"[6].

Verkaro

redakti

Nefikciaj libroj

redakti

Poemaroj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Nelson, Cary, redaktoro. Anthology of Modern American Poetry. Oxford University Press. 2000.
  2. "Poet Adrienne Rich, 82, has died", Los Angeles Times, 28-an de marto 2012. Kontrolita 29-an de marto 2012.
  3. Flood, Alison, "Adrienne Rich, award-winning poet and essayist, dies", The Guardian, 29-an de marto 2012. Kontrolita 29-an de marto 2012.
  4. (en) Cable, Umayyah (3-a de aprilo 2022). "Compulsory Zionism and Palestinian Existence: A Genealogy". Journal of Palestine Studies. 51 (2): 66–71. doi:10.1080/0377919X.2022.2040324. ISSN 0377-919X. S2CID 248281682.
  5. (en) "Split at the Root: An Essay on Jewish Identity" (PDF). Baruch College. Arkivite de la originalo (PDF) , la 16-an de junio 2022. Alirite la 26-an de marto 2022.
  6. (en) "Why Support the U.S. Campaign for the Academic and Cultural Boycott of Israel?". Monthly Review, la 8-an de februaro 2009.