Adda
Adda estas rivero en la regiono Lombardio de norda Italio.
Adda | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 313 km |
Akvokolekta areo | 7 979 km² |
Averaĝa trafluo | 187 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 237 m |
Enfluejo | Pado, inter la urbetoj Castelnuovo Bocca d'Adda (LO) kaj Spinadesco (CR) |
- Alteco | 32 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Brembo |
Rivero en Italio | |
Ĝia fonto estas apud Livigno, tre proksime al la landlimo inter Italio kaj Svislando; gravas ankaŭ, en la komenca parto de la rivero, mallongaj sed akvoriĉaj alfluantoj el Forno- kaj Palü-Glaĉero en Kantono Grizono, Svislando. Tamen, Adda mem fluas nur en Italio kaj nur en Lombardio.
La unua parto de Adda fluas okcidenten tra longa kaj mallarĝa valo nomata Valtelino; Bormio, Tirano kaj Sondrio estas la ĉefaj urbetoj en tiu areo. Poste Adda turniĝas suden kaj estigas la Lagon de Komo, kiu alprenis sian nomon de la urbo Komo, la plej grava el la urboj tuŝataj de la rivero. Adda tamen elfluas el la lago ĉe Lecco kaj trafluas la ebenaĵon oriente de Milano (ĝis ĉirkaŭ 20 km de ĝi). Post Lodi Adda fluas sudorienten kun multaj kurbiĝoj kaj fine enfluas en Padon kelkajn kilometrojn okcidente de Cremona.
Adda estas la kvara itala rivero laŭ longeco.