Ĉorotioj
La Ĉorotioj, aŭ en hispana chorotes, chorotí, manjuy aŭ memnomigitaj, jofuaŝa aŭ jofŭaha, estas popolo indiĝena de ambaŭ bordoj de la rivero Pilkomajo, en Argentino, Bolivio, Paragvajo.
Ĉorotioj | |
---|---|
izolita homa grupo • etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
En Argentino ili estas ĉirkaŭ 2.300 personoj, dise en ok komunumoj de la provinco Salta. En Bolivio loĝas en Tariŝio.
Kun la viĉioj kaj la ĉulupioj, ili apartenas a la etna familio matako-matagvaja. Ili estas de rasa deveno patagonia kun influo kaj anda kaj brazilida.
Ties lingvo ĉorota aŭ coloti estas parolata de malpli ol 10.000 personoj kaj konsistas el du dialektoj tiom diferencaj ke multaj fontoj konsideras ilin distingaj lingvoj. La manhui, manjuy aŭ ĉorota ijovujva (montaraoj), havas ĉirkaŭ 1.500 parolantojn en Argentino, paron de familioj (8 personoj) en Bolivio (fonto de 1982) kaj 500 en Paragvajo (fonto de 1991).
La ĉulupioj nomigas la alian dialekton eklenhui aŭ eklenĥuj kaj ĝi estas konata ankaŭ kiel ĉorote ijojvaja (riveranoj); tiu estas parolata nur de 800 personoj en Argentino. En tiu landa ambaŭ branĉoj unuiĝis grandmezure, faciligante la procezo la adoptadon de la hispana lingvo.[1]
Kelkaj ĉorotaj argentinaj komunumoj: Misión el Cruce je 1 km de la urbo Tartagal (en tiu misio estas ankaŭ viĉioj kaj tapieteoj); Misión km 6 je 4 km de Tartagal; Misión Lapacho I; Misión La Paz; La Gracia; La Bolsa; La Merced kaj La Curvita.
Antikve ties ekonomio baziĝis sur la fiŝkaptado kaj la kolektado.
La enketo Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas (ECPI) 2004-2005, komplementa de la nacia argentina censo Censo Nacional de Población, Hogares y Viviendas 2001, montris kiel rezulto ke agnoskas sin aŭ descendas rekte el la ĉorotioj 2.147 personoj en la Provinco Salta. El kiuj 2.022 loĝas en komunumoj. En la tuta lando memagnoskiĝis 2.613 ĉorotioj, 2.028 loĝantaj en kcomunumoj.[2]
Komunumoj
redakti- En la Provinco Salta
- Departemento General José de San Martín:
- Asocio etno ĉorota Ivoja Aga (en Tartagal)
- Komunumo Chorote I (en Tartagal)
- Komunumo Inet Madre Misión Chorote (en Tartagal)
- Komunumo Misión Chorote Jojoa (en Tartagal)
- Komunumo Misión Chorote Parcela 42 (en Tartagal)
- Komunumo Etnia Chorote (en Tartagal)
- Komunumo chorote Iyo´Awuwa (en Tartagal)
- Komunumo Lapacho 1 (en Tartagal)
- Komunumo Misión Chorote (en Tartagal)
- Komunumo chorote El Cruce (en General Mosconi)
- Departamento Rivadavia:
- Komunumo La Merced Nueva Fracción 6 Lote Fiscal 55 (en Santa Victoria Este)
- Komunumo La Merced Vieja (en Santa Victoria Este)
- Komunumo Madre Esperanza Fracción 2 Lote Fiscal 55 (en Santa Victoria Este)
- Komunumo Nueva Esperanza Lote Fiscal 55 (en Santa Victoria Este)
- Komunumo Pomis Jiwet (en Santa Victoria Este)
- Komunumo Roberto Romero (en Santa Victoria Este)
- Komunumo Misión La Gracia (en Santa Victoria Este) (ĉorotioj-viĉioj)
- Komunumo Misión San Luis (en Santa Victoria Este) (ĉorotioj-viĉioj)
Notoj
redakti- ↑ Glosario de lenguas indígenas sudamericanas, Edgardo Civallero, Universidad Nacional de Córdoba
- ↑ INDEC. Censo 2001 - Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas. Arkivita el la originalo je 2007-04-06. Alirita 2014-04-14 .