[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

UK 1975

60-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 60-a UK 1975)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 60-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1975 en Kopenhago (Danio). Ĝi havis 1227 aliĝintojn. La kongresa temo estis "La socia pozicio de la virino" kaj ĝi estis ligita al la Internacia Jaro de la Virino, kiel Unuiĝintaj Nacioj deklaris 1975.

UK 1975
Loko Kopenhago,  Danio
Ekde 26-a de julio 1975
Ĝis 2-a de aŭgusto 1975
← Antaŭa Sekva →
vdr

En la Belartaj Konkursoj partoprenis 39 aŭtoroj el 17 landoj per 88 verkoj[1]. Venkis Stojan Ĝuĝev per sia verko La najlo de la hoĝo Nasr Eddin.

En Kopenhago okazis ankaŭ la 41-a UK (en 1956), la 47-a UK (1962) kaj la 96-a UK (2011).