[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Platono

El Vikicitaro
Platono
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Platono (greke: Πλάτων; latine: Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 429 a.K./427 a.K. en Ateno aŭ Egino, Grekujo, mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo, disĉiplo de Sokrato kaj majstro de Aristotelo (429-347 a.K.)

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Estas tri klasoj da homoj; amantoj de saĝeco, amantoj de honoro, kaj amantoj de profito»
Citaĵo
« Demokratio transformiĝas en despotismon»
Citaĵo
« Kuraĝo signifas scii kion ne timi»
Citaĵo
« Bonaj homoj ne bezonas leĝojn por indiki al ili kiel agi respondece, dum malbonaj homoj trovos manieron ĉirkaŭiri la leĝojn. »
Citaĵo
« Homa konduto fluas el tri ĉefaj fontoj: deziro, emocio, kaj scio»
Citaĵo
« Honesteco estas ĝenerale malpli profitdona ol malhonesteco. »
Citaĵo
« Tiom kiom mi scias, ne ekzistas pli granda beno por juna viro kiu komencas vivi ol virta amanto, aŭ por amanto ol juna amato. (el Simpozio). »
Citaĵo
« Kiu zorgas pri la feliĉo de aliaj, trovas sian propran feliĉon. »
— Platono[1]
Citaĵo
« Kiam ni klopodas pri la bono por niaj proksimuloj, ni trovas nian propran. »
— Platono[1]
Citaĵo
« Multaj malamas tiranecon nur por povi establi sian propran. »
— Platono[1]

La Respubliko

[redakti]
Citaĵo
« Oni ne malrespektas malhonestecon pro timo fari ĝin, sed pro timo suferi pro ĝi. »
— La Respubliko( p. 31)[2]

Pri la aŭtoro

[redakti]
Citaĵo
« Ambiciaj politikistaĉoj konstante gurdas ke la homo ne estas besto, sed “zoon politikon”, tio estas gardanto de valoroj, “morala estaĵo”. Kiom da damaĝo kaŭzis Platona filozofio de la ŝtato! Estas klare kial la homo scias pli bone ol la politikistaĉoj, ol sciencistoj. Li ne deziras ke oni memorigu al li ke en sia bazo li estas seksa besto. Li ne deziras esti besto. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Verkoj

[redakti]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek
  2. Tradukita de Donald Broadribb
Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj
Antaŭsokrata AnaksagoroAnaksimandroDemokritoEmpedoclesHeraklitoProtagoro de AbderoPitagoroTaleso de Mileto
Sokrata AristoteloDiogeno la CinikaPlatonoSokrato
Helena Apolonio de TianoEpiktetoEpikuroLukrecioZenono el Kitiono