Teritoria organizado de Kanado
Kanado estas federacio en Nordameriko formita de dek provincoj kaj tri teritorioj kiuj kreas la duan plej grandan landon en la mondo. La ĉefa diferenco inter provinco kaj teritorio en Kanado, estas tio ke la provinco ricevas la povon rekte de la Krono, havante pli da rajtoj dum la teritorioj ricevas nur kelkajn malpli grandajn rajtojn de la federala centra registaro.
En la nuntempo la provincoj de Kanado estas Alberto, la Brita Kolumbio, Manitobo, Nov-Brunsviko, Novlando kaj Labradoro, Nov-Skotio, Ontario, la Insulo de Princo Eduardo, Kebekio kaj Saskaĉevano. La tri teritorioj estas Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto kaj Jukono.
La provincoj ĝuas grandan aŭtonomion rilate al la federala potenco, kaj havas la jurisdikcion super la plejmulto el la publikaj servoj (sano, edukado, bonfarto kaj transporto). Ili ricevas monon de la federala registaro por la financado de tiuj ĉi servoj kaj ankaŭ povas enkasigi siajn proprajn impostojn.
Provincoj de Kanado
[redakti | redakti fonton]Provinco | Poŝta mallongigo ISO-kodo |
Aliaj mallongigoj | Ĉefurbo | Aliĝo al la Konfederacio | Loĝantaro (2008)[1] |
Areo (km²) | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tero | Akvo | Totalo | ||||||
Ontario 1 | ON | Ont. | Toronto | 1-a de julio 1867 | 12.891.787 | 917.741 | 158.654 | 1.076.395 |
Kebekio 1 | QC | Qué., PQ, P.Q. | Kebeko | 7.744.530 | 1.356.128 | 185.928 | 1.542.056 | |
Nov-Skotio2 | NS | N.S. | Halifakso | 935.962 | 53.338 | 1.946 | 55.284 | |
Nov-Brunsviko 2 | NB | N.B. | Frederiktono | 751.527 | 71.450 | 1.458 | 72.908 | |
Manitobo3 | MB | Man. | Vinipego | 15-a de julio 1870 | 1.196.291 | 553.556 | 94.241 | 647.797 |
Brita Kolumbio2 | BC | B.C. | Viktorio | 20-a de julio de 1871 | 4.428.356 | 925.186 | 19.549 | 944.735 |
Insulo de Princo Eduardo2 | PE | PEI, P.E.I. | Ĉarlotaŭno | 1-a de julio 1873 | 139.407 | 5.660 | — | 5.660 |
Saskaĉevano 4 | SK | Sask. | Reĝino | 1-a de septembro 1905 | 1.010.146 | 591.670 | 59.366 | 651.036 |
Alberto 4 | AB | Alta. | Edmontono | 3.512.368 | 642.317 | 19.531 | 661.848 | |
Novlando kaj Labradoro2 | NL | Nfld., NF, LB | Sankta Johano de Novlando | 31-a de marto de 1949 | 508.270 | 373.872 | 31.340 | 405.212 |
Teritorioj de Kanado
[redakti | redakti fonton]En la nuntempo, te teritorioj de Kanado estas tri. Male al la provincoj, ili ne havas propran jurisdikcion kaj nur kompetentas pri tiuj povoj donitaj de la federala registaro. La teritorioj okupas parton de la nordo je 60° N kaj okcidente de la Golfo Hudson, kaj ankaŭ en preskaŭ ĉiuj insuloj norde de kontinenta Kanado (de Golfo James al Arktaj Insuloj).
Teritorio | Poŝta mallongigo (ISO-kodo) | Aliaj mallongigoj | Ĉefurbo | Aliĝo al la Konfederacio | Loĝantaro (2008) |
Areo (km²) | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tero | Akvo | Totalo | ||||||
Nordokcidentaj Teritorioj | NT | N.W.T., NWT | Jelonajfo | 15-a de julio 1870 | 42.514 | 1.183.085 | 163.021 | 1.346.106 |
Jukono | YT | Y.T., YK | Vajtohorso | 13-a de junio 1898 | 31.530 | 474.391 | 8.052 | 482.443 |
Nunavuto | NU | - | Ikaluito | 1-a de aprilo 1999 | 31.152 | 1.936.113 | 157.077 | 2.093.190 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Statistics Canada Population Estimates (1/4/2008). Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2015-08-23 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bumsted, J. 2004. History of the Canadian Peoples, Oxford: Oxford University Press (ISBN 0-19-541688-0)
- about.com: Provincial Government Organization