Tegmento
Tegmento estas la ŝirmanta kaj protektanta supra tegaĵo de domo aŭ aparato. Ĝia celo estas protekti la objekton, krom la enestantajn estaĵojn, kontraŭ pluvo, neĝo, lumo, vento kaŭ (mal)varmo. La ideala materialo por ĝi dependas de la dezirataj funkcioj. Ekzemple, forcejoj ĝenerale havas vitran tegmenton por tralasi lumon sed bari venton, neĝon kaj pluvon. Tegmento gravas ankaŭ se oni deziras privatan vivon.
Laŭ Francisko Azorín tegmento estas Super tegaĵo de domo, konsistanta ordinare el tegoloj.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita sthag (tegi), kaj de tie la greka stegos (tegmento) kaj la latina tego, tectum, tegumentum. Kaj li aldonas la terminojn tegmenti, por kovri per tegmento; subtegmento, por loko sub la tegmento, foje loĝebla; tegmentisto, detegmenti, tegmenteĝo, tegmentadefluido.[2]
Tipoj de tegmentoj
[redakti | redakti fonton]Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri tegmento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon. ” „ Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 198.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23 .