Plater
Aspekto
Plater | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
Pola nobela familio • German noble family | ||
Lando | Livonio • Respubliko de Ambaŭ Nacioj • Sankta Romia Imperio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Plater, ankaŭ (ekde post 1803) Plater-Syberg, estas la nomo de grafa nobela dinastio origine el la graflando Mark en Vestfalio, kiu en Germanio ĉesis ekzisti en 1659, sed kiel nobela familio de germanaj baltoj pluekzistis en Livlando, Kuronio, la Grandprinclando Litovio, Pollando kaj la cara Rusio respektive poste la Rusia Imperio en pluraj dinastiaj branĉoj.
Ekzemplo de familiano estis Kasimir Konstantin Plater (n. 1746; m. la 4-an de aŭgusto 1807, litove skribita Kazimieras Konstantinas Pliateris kaj pole
Kazimierz Konstanty Plater), inter 1791 kaj 1795 la lasta vickanceliero de Litovio (litove Lietuvos pakancleris, pole Podkanclerz litewski) antaŭ la fina dispartigo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.