Panafrikanismo
Panafrikanismo, Panafrikismo, kiel neologismoj similaj al tiu de aliaj lingvoj aŭ pli esperantigite Tutafrikismo aŭ Tutafrikanismo, estas socia, antropologia, filozofia kaj politika movado de la 20a jarcento.
Panafrikanismo estas difinebla kiel politika kaj kultura movado, kiu celas kunigi la afrikanojn en kaj ekster Afriko por regeneri la kontinenton kaj por kuraĝigi senton de solidareco inter la afrikaj loĝantaroj. Panafrikanismo glorigas la pasintecon de Afriko kaj encerbigas fierecon per kaj por la afrikaj valoroj. Ĝi celas la fratigon afrikan, la defendon de la rajtoj de afrikanoj kaj la unuecon de Afriko sub ununura suverena ŝtato, por ĉiu afrikano, tiom el Afriko kiom el la afrikaj diasporoj.
La tutafrikisma teorio estis prilaborita ĉefe de afrikanoj de la amerika diasporo posteuloj de sklavoj kaj afrikanoj naskiĝintaj en Afriko post mezo de la 20a jarcento kiel William Edward Burghardt Du Bois aŭ Marcus Mosiah Garvey inter aliaj kaj poste estis enmetita en la politika scenejo de afrikanoj naskiĝintaj en la afrika kontinento kiel Kwame Nkrumah.
Tutafrikaj organizoj
[redakti | redakti fonton]- Afrika Unio
- Unuiĝintaj ŝtatoj de Afriko
- Afrika Akademio de Lingvoj
- Ekonomia kaj Monunua Unuiĝo de Okcidenta Afriko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Afrikcentrismo
- Afriko sude de Saharo
- Kwame Nkrumah
- Historio de Afriko
- Thomas Sankara
- Sklaveco
- Tago de Afriko
- Tutaziismo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de Thomas Sankara
- Belgia Parlamento Propono pri komisiono pri la priserĉado pri la murdo de Patrice Lumumba kaj la implikigo de la belga politikistaro je tio.
- Antonio Lozano "El caso Sankara" en hispana ĵurnalo El País
- Hispanlingva traduko de artikolo de Antumi Toasijé Arkivigite je 2008-10-30 per la retarkivo Wayback Machine