Hospitalo Nia Sinjorino kun la Rozo
Hospitalo Nia Sinjorino kun la Rozo (france Hôpital Notre-Dame à la Rose) estas muzeo kaj iama hospitalo en Lessines en la belga provinco Henegovio (fr. province de Hainaut). Fondita en 1242, la Hospitalo estas malofta kompleta ekzemplo de aŭtarkia hospitalejo de la Mezepoko. Ĝiaj konstruaĵoj, ĝiaj artaj kaj kuracaj kolektoj, same kiel ĝia aŭtentika scenaro igas ĝin "Grava Heredaĵo de Valonio". Ĝi ankaŭ intencas esti registrita en la listo de monda heredaĵo de Unesko[1].
Tiu ĉi institucio, kiu estis fondita en 1242 fare de la franca princino Alix de Rosoit kiel ŝirmejo por malriĉuloj kaj malsanuloj, funkciis dum preskaŭ 750 jaroj (ĝis 1980) kiel hospitalo kaj en pli malfruaj tempoj kiel emeritejo. Hodiaŭ, la monaĥejaj konstruaĵoj de la 16-a ĝis la 18-a jarcento, funkcias kiel muzeo: estas hospitalaj sekcioj, litoj, medicinaj instrumentoj, receptoj, peltropladoj (por la pacientoj), porcelano (por la fratinoj), biblioteko kun 2 000 antikvaj libroj, pentraĵoj kaj altvaloraĵoj en oro kaj arĝento. La komplekso ankaŭ inkluzivas klostron, kapelon, ĝardenon kun medicinaj herboj kaj konservejon por nutraĵoj (fr. glacière).
Historio
[redakti | redakti fonton]La Gastejo Nia Sinjorino kun la Rozo, konstruita laŭ la rivero Dender en la koro de la urbo Lessines, estis fondita en la mezo de la 13-a jarcento. Tio okazis laŭ iniciato de Arnulf la kvara de Oudenaarde, sinjoro de la urbo kaj grandioza vokto de Flandrio, kaj de lia edzino, Alix de Rosoit. Arnulf la 4-a, la dekstra mano de Johana de Konstantinopolo, grafino de Flandrio, siatempe estus implikita en la politikaj kaj armeaj disputoj en la unua duono de la 13-a jarcento. Je la fino de sia vivo Arnulf la 4-a volis montri sin grandanima kaj en sia testamento disponigis konsiderindajn monsumojn por la subteni la malriĉulojn, almozulojn kaj nehavulojn de la regiono.
Eĉ kun la posta dungado de laikoj (flegistinoj, prizorgantoj) estas klare ke la religia komunumo daŭre ludos gravan rolon ĝis 1980, la jaro de la foriro de la lastaj pacientoj el la hospitalo, kiu de tiam fariĝis geriatria institucio.
Eksterordinara heredaĵo de Valonio
[redakti | redakti fonton]La Hospitalo Nia Sinjorino kun la Rozo estas klasifikita ekde 1940. Ekde 1993 ĝi estas ankaŭ agnoskita kiel "eksterordinara heredaĵo de Valonio", la plejeble alta distingo laŭ klasifiko en Valonio.
La hospitalo en ĝia nuna stato iĝis juvelo: la konstruaĵoj, la internaj dekoracioj, la ĝardenoj, la artkolektoj, la medicinaj kaj farmaciaj kolektoj, ili ĉiuj formas koheran tuton de escepta valoro.
La nova vizita itinerio
[redakti | redakti fonton]La kvarangula ĉefkonstruaĵo enfermas internan ĝardenon, kiu siavice estas ĉirkaŭita de la klaŭstroj. Tiuj formas la ĉefajn aksojn laŭ kiuj vizitantoj estas rondgvidataj tra ĉiuj galerioj. La vizito disvastiĝas sur 3 etaĝoj.
La nova itinerio por vizitantoj inkluzivas ĉirkaŭ dudek ĉambrojn kaj la ĝardenojn kiuj permesas al la vizitanto akiri pli bonan komprenon pri la subtila alĥemio, kiu kunligis la diversajn ŝlosilajn ludantojn en la historio de sanprovizo tra la jarcentoj: la fondintoj, la bonfarantoj kaj protektantoj de la hospitalo, la malsanuloj, la religiuloj kaj alia personaro (kuracistoj, kirurgoj, flegistinoj), la laikaj aŭtoritatoj ekde la 19-a jarcento.
Ĝia kompleta restaŭrigo kaj zorgema muzeografio estis kronitaj per la prestiĝa Muzea Premio en 2010[2].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr) Hôpital Notre-Dame à la Rose
- ↑ (en) Hôpital Notre-Dame à la Rose, Best in heritage.com