Majkopo
Aspekto
(Alidirektita el Majkop)
Majkopo | |||
urbo | |||
|
|||
Deveno de nomo: El la agidea „valo de la pomarboj” | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Adigeio | ||
Rivero | Belaja | ||
Supermara alteco | 220 m s. m. | ||
Koordinatoj | 44° 37′ N 40° 07′ O / 44.617 °N, 40.117 °O (mapo) | ||
Areo | 282,2 km² (28 220 ha) | ||
Loĝantaro | 154 740 (2010) | ||
Denseco | 548,33 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1857 | ||
Urbestro | Miĥail Ĉerniĉenko | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 385000 | ||
aŭtokodo | 01 | ||
OKATO | 79 401 | ||
Situo de Majkopo en Rusio
| |||
Situo de Majkopo en Adigeio
| |||
Vikimedia Komunejo: Maikop | |||
Retpaĝo: http://www.admins.maykop.ru | |||
Majkopo (ruse Майкоп) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Adigeio.
Majkopo (el la agidea „valo de la pomarboj”) estis fondita en 1857 kiel rusia fortikaĵo. La ĉefa industria branĉo de la urbo estas la prilaboro de la nutraĵoj. Gravas ankaŭ la metal- kaj lignoindustrio, maŝinproduktado kaj ekspluatado de tanacido.
Sudokcidente de la urbo troviĝas naftokampo (malkovrita en 1911). Sur la Belaja rivero funkcias ekde 1950 akvocentralo. Ĝi estas grava kuracbanloko pro la multaj mineralaj fontoj.
Datenoj
[redakti | redakti fonton]- La urbo estis fondita en jaro 1857 kiel rusia fortikaĵo.
- Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1870.
- En la urbo estas fervoja stacio.
- En jaro 1959 la urbo havis 82,2 mil loĝantojn.
- En jaro 2002 la urbo havis 156,9 mil loĝantojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2015-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
Administra divido de Adigeio
Ĉefurbo: Majkop
Distriktoj: Giaginska | Koŝeĥabla | Krasnogvardejska | Majkopa | Ŝovgenovska | Taĥtamukaja | Teuĉeĵska