Mozambiko en la Olimpikoj
Aspekto
(Alidirektita el Mozambiko en la Somera Olimpiko 2004)
Sportista teamo de Mozambiko en la Olimpikoj ekde la jaro 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 partoprenis en ĝis nun 12 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis mozambikaj partoprenantoj. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temis pri bronza medalo en la Somera Olimpiko 1996 kaj pri ora medalo en la Somera Olimpiko 2000 - ambaŭ atingitaj per la atletino Maria Mutola en la virina 800-metra kuro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2022-07-06 per la retarkivo Wayback Machine (portugale)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france} kaj angle)