Listo de la montoj pli altaj ol 8000 m
La Listo de la montoj pli altaj ol 8000 enhavas la dek-kvar memstarajn montopintojn, kiuj havas altecon de pli ol 8000 m s.m. Dek el ili situas en Himalajo kaj la ceteraj kvar en Karakorumo.
Unua grimpo
[redakti | redakti fonton]La unua de la okmil-metraj pintoj, kiu estis grimpita estis Anapurno, la 3-an de junio 1950, de la alpistoj Louis Lachenal kaj Maurice Herzog. La unua grimpo de la ceteraj 13 pintoj sekvis inter la jaroj 1950-aj kaj 1960-aj. Plej longe resistis al la unua grimpado la plej malalta de la 14 gigantoj, nome Ŝiŝapangmo, kiu nur la 2-a de majo 1964 estis unuan fojon atingita de ĉina ŝnurkamaradaro konsistanta el Xǔ Jìng, Zhāng Jùnyán, Wáng Fùzhōu, Chén Sān, Chéng Tiānliàng, Wū Zōngyuè, Sodnam Dorji, Minar Trashi, Dorji kaj Tontan.
Listo
[redakti | redakti fonton]Alpistoj grimpintaj ĉiujn 8000-metrajn pintojn
[redakti | redakti fonton]Nur dek-kvar montogrimpistoj ĝis nun sukcesis grimpi ĉiujn dek-kvar montojn pli altajn ol 8000 m:[1]
Nomo | en la tempo de | Ŝtataneco | O2 | Nova vojo | Vintro | |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | Reinhold Messner | 1970–1986 | Italio | NP, Ma, GI, ME, Ka, An, CO | ||
2 | Jerzy Kukuczka | 1979–1987 | Pollando | ME | ME, MK, Ma, BP, GII, GI, K2, SP, NP | Dh, CO, Ka, An |
3 | Erhard Loretan | 1982–1995 | Svislando | CO, An | Dh | |
4 | Carlos Carsolio | 1985–1996 | Meksiko | Ja1 | NP, BP, GII | |
5 | Krzysztof Wielicki | 1980–1996 | Pollando | EV1 | CO, Ma, SP | ME, Ka, Lh |
6 | Juanito Oiarzabal | 1985–1999 | Hispanio | K2 | ||
7 | Sergio Martini | 1983–2000 | Italio | Ja1 | ||
8 | Park Young-Seok | 1993–2001 | Sud-Koreio | Ja1 | ||
9 | Um Hong-Gil | 1988–2001 | Sud-Koreio | Ja1 | ||
10 | Alberto Iñurrategi | 1991–2002 | Hispanio | K2 | CO | |
11 | Han Wang-Yong | 1994–2003 | Sud-Koreio | Ja1 | ||
12 | Ed Viesturs | 1989–2005 | Usono | |||
13 | Silvio Mondinelli | 1993–2007 | Italio | |||
14 | Iván Vallejo | 1997–2008 | Ekvadoro | |||
15 | Denis Urubko | 2000-2009 | Kazaĥujo | CO, Ma, BP | MK | |
16 | Ralph Dujmovits | 1990-2009 | Germanio | Ja1 | ||
17 | Veikka Gustafsson | 1993-2009 | Finnlando | |||
18 | Andrew Lock | 1993-2009 | Aŭstralio | Ja1 | ||
19 | João Garcia | 1993-2010 | Portugalio | CO | ||
20 | Piotr Pustelnik | 1990-2010 | Pollando | Ja1 | CO | |
21 | Oh, Eun-Sun* | 1997-2010 | Sud-Koreio | Ja1 | ||
22 | Edurne Pasaban | 2001-2010 | Hispanio | Ja1 |
Rimarkoj:
1: Detalojn oni povas legi ĉi tie (en la angla).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo por la 8000-metraj pintoj kaj alpistoj Arkivigite je 2006-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj de la 8000-metraj pintoj