Limoĝo
Limoĝo · Limoges · Limòtges | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Nova Akvitanio | ||||
Departemento | Haute-Vienne | ||||
Arondismento | Limoĝo | ||||
Kantono | ĉefurbo de 9 kantonoj, nomataj simple Limoĝo -1 ĝis -9 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 87085 [+] | ||||
Poŝtkodo | 87000 • 87280 • 87100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 129 760 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 663 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 50′ N, 1° 16′ O (mapo)45.8344444444441.2616666666667Koordinatoj: 45° 50′ N, 1° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 294 m [+] | ||||
Areo | 78,03 km² (7 803 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Limoges [+] | |||||
Limoĝo (franclingve Limoges [limoĵ'], okcitane Limòtges [limoĝei]) estas urba komunumo de Francio kaj ĉefurbo de la departemento Haute-Vienne en la administra regiono Nova Akvitanio kaj de la historia kultura regiono Limoĝio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 129 760 loĝantoj. La urbo havas belan katedralon el la 13-a kaj 15-a jarcentoj, plurajn muzeojn, sed estas aparte fama pro sia tradicia industrio: la fabrikado de porcelanaĵoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Limoĝo kaj estas ankoraŭ la centro de naŭ kantonoj.
La teritorio havas komunan limon kun Bonnac-la-Côte, Chaptelat, Condat-sur-Vienne, Couzeix, Feytiat, Isle, Le Palais-sur-Vienne, Panazol, Rilhac-Rancon, Saint-Gence, Solignac, Verneuil-sur-Vienne kaj Le Vigen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La departemento Haute-Vienne estis oficiale kreita la 4-an de marto 1790 dum la franca revolucio. Limoĝo antaŭe apartenis al la reĝa provinco Limoĝio.
La 12-an de novembro 994, okazis en Limoĝo grava pilgrimado kontraŭ brulo de Sankta Antonio. En septembro de la jaro 1895 okazis en Limoĝo grava kongreso unuiganta la francan sindikatan movadon en CGT.
Esperanto-movado en Limoĝo
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Vidu sub Babilemo sen limoj, bulteno por la regiono.
Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 49 voĉdonojn (0,13% de voĉoj) en 2004, kaj 73 voĉdonojn (0,22% de voĉoj) en 2009.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Hrodno (Grodno · Gardinas), Belorusio
- Plzeň (Pilsen), Ĉeĥio
- Fürth, Germanio
- Charlotte, Usono
- Seto (瀬戸市), gubernio Ajĉio, Japanio
- Iĉono (이천시), Sud-Koreio[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Haute-Vienne
- Limoges Cercle Saint-Pierre
- Limoges-Bénédictins (stacidomo)
- Limoges-Montjovis (stacidomo)
- Limoges-Puy-Imbert (stacidomo)
- Trolebusa transporto en Limoges
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ville de Limoges (france). Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2018-09-21 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Oficiala retejo de Limoĝo Arkivigite je 2011-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Los lexics lemosins dau Chapeu Leksikoj en Limoĝa lingvo