Laszlo Zinner
Aspekto
Laszlo Zinner | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 20-an de julio 1977 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Lazlo ZINNER estis brazila skulptisto, fariĝis membro de San-Paulo Esperanto-Klubo en 1949, kiam el Rio-de-Ĵanejro li instaliĝis en San-Paŭlo. Kvankam lia nomo ne aperas en listoj de estraranoj, lia pozitiva agado por nia afero estas evidenta, konstanta, konvinkiga ĝis lia morto en la 20-a de julio 1977. Li estis organizanto de kulturkunvenoj ne nur en la Esperanto-klubo, sed ankaŭ en Universitato Mackenzie kie li laboris kaj en la municipa biblioteko de San-Paŭlo. Li kunhelpis en la oficiala Esperanto-kurso de urbo San-Paŭlo, daŭre klopodis enkonduki Esperanton en la lernejojn kaj restis kiel klarvida konsilanto, kiu ne perdis oportunon instigi la uzon de la lingvo.