Laki
Laki (لەکی; Lekî) | |
lingvo • moderna lingvo • ĉiutaga lingvo | |
---|---|
kurda lingvo | |
Parolata en | okcidenta Irano |
Parolantoj | 1 500 000 |
Denaskaj parolantoj | 1 million (2000) |
Skribo | latina alfabeto, araba skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Irana lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | en neniu lando |
Reguligita de | sen valoro |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | lki |
Glottolog | laki1244 |
Angla nomo | Laki |
Franca nomo | laki |
Laki (esperante lakia lingvo) iam estas konsiderata kiel dialekto de la luriŝa lingvo (angle Lurish), iam kiel dialekto de la kurda lingvo kaj iam konsiderata kiel sendependa irana lingvo. Laŭ la leksika simileco, la vortprovizo de la lakia estas 78% same kiel la Khorramabadi Luristani, 70% same kiel la persa lingvo, kaj 69% same kiel la norda luriŝa lingvo. En la irana lingvaro ĝi aparte proksimas al la gorana lingvo kaj tial laŭ iuj klasifikoj kun tiu lingvo formas subgrupon de la okcidenta irana lingvaro.
Nuntempe, Laki estas parolata en la lokoj sude de Hamadan, kiel Nahavand, Tuyserkan, Nursbad, Ilam, Gilan, kaj Pahla (Pehle). Ĝi ankaŭ estas parolata en la kamparo, en la regionoj de Horru, Selasele, Silakhur, kaj la norda Aleshtar en la okcidenta Irano.