Julio de 2009
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de gravaj okazaĵoj en julio de 2009.
1-a de julio
[redakti | redakti fonton]- En Rusio ekagis la totala malpermeso pri agado de kazinoj kaj ludhaloj. Planitaj kvar ludzonoj en diversaj partoj de la lando ĝis nun ne estis faritaj.
15-a de julio
[redakti | redakti fonton]- En Inguŝio estis retrovita la kadavro de Natalja Estemirova, ĉeĉenia rajtdefendulino, la kunlaboranto de Memorial, la unua premiita de la premio honore Anna Politkovskaja. Ŝi estis kaptita matene en Grozno (Ĉeĉenio) kaj poste pafvundita.
- Flugo Caspian Airlines 7908 akcidentis la 15-an de julio 2009 apud vilaĝo Ĝanatabad, provinco Kazvin, Irano, ekfluginte el Teherano (Irano) al Erevano (Armenio). Ĉiuj 156 pasaĝeroj kaj 12 skipanoj pereis.
16-a de julio
[redakti | redakti fonton]- En Armenio estis deklarita la tutlanda funebro memore de viktimoj de la akcidento de la flugo Caspian Airlines 7908.
26-a de julio
[redakti | redakti fonton]- La francia prezidento Nicolas Sarkozy suferas kolapson dum li praktikas sportan kuradon, kaj devas esti enhospitaligita.
- La hispana Alberto Contador la duan fojon venkas en la bicikla konkuro Tour de France.
Aliaj eventoj
[redakti | redakti fonton]- Firmao Delivery Club estas fondita en Rusio.