[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Igraine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igraine
legenda figuro
Kreita de Geoffrey de Monmouth
Verko Artura legendo
Informoj
Sekso ina
Patro Amlawdd Wledig
Edzo/Edzino Uther Pendragon • Gorlois
Infanoj Reĝo ArturoFeino Morgane • Élaine • Morgause
vdr

Igraine, patrino de Reĝo Arturo, foje nomata Anna.

Ŝia unua edzo estis Gorlois, Duko de Kornvalo. Uther Pendragon enamiĝis al ŝi kaj klopodis amori ŝin. Ŝi informis Gorlois, kaj senpermese ili eliris de la angla kortego kaj revenis al Cornwall. Uther Pendragon atakis ilin kaj Gorlois sendis sian edzinon al Tintagel. Merlin maskvestis Uther kiel Gorlois, kaj Uther eniris Tintagel, kie li amoris Igraine, kiu kredis ke estis ŝia edzo en la lito. Rezulte Igraine naskis Arturon. La saman nokton mortis Gorlois en batalo. Poste Uther Pendragon kaj Igraine edziĝis.

Igraine kaj Gorlois havis tri filinojn: Elaine, Morgause kaj Feino Morgane.