Kericho
Kericho | |
angle: Kericho | |
urbo | |
Strato en Kericho
| |
Oficiala nomo: Kericho | |
Ŝtato | Kenjo |
---|---|
Provinco | Provinco Rift Valley |
Distrikto | Distrikto Kericho |
Historia regiono | Orient-Afrika Protektorato |
Situo | Kericho |
- alteco | 2 000 m s. m. |
- koordinatoj | 00° 22′ 00″ S 35° 18′ 00″ O / 0.36667 °S, 35.30000 °O (mapo) |
Loĝantaro | 82 126 (1999) |
Horzono | OAT (UTC+3) |
Telefona antaŭkodo | 052 |
Situo enkadre de Kenjo
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Kericho County | |
Kericho [keriĉo] estas grandurbo kaj diocezo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kericho situas sur altebenaĵo en okcidenta parto de la lando. Kisumu etendiĝas 70, Nakuru 100, Eldoret 130 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni konjektas, ke Kericho estis fondita en komenco de la 20-a jarcento fare de britoj. La urbeto evoluis pro agrikulturistoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kericho estas centro de la teoindustrio de Kenjo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kericho havas 3 gravajn vojojn al direktoj de la ceteraj urboj, kien rektaj aŭtobusoj trafikas. Trajno estas alirebla nur en la distrikto.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kericho situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo varias inter 11-28 °C. Jare pluvas pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.