[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Kantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Kantaro, Germanujo, 1922

Kantaro - estas kolekto de kantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kun muziknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ muziknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj, revuoj ktp) au en "sonformo" (ekz muzikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion. Speciala tipo de kantaro estas himnaro, kolekto de himnoj, t.e. religiaj kantoj.

Esperantolingvaj kantaroj

[redakti | redakti fonton]

Por Esperanto-kulturo kantaroj ludas aparte gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj eldonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekz Proletaria Kantaro eldonita de SAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz por BET-26 estis eldonita Kantu Esperante!).

La libera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3 000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[1].

Listo de Esperantolingvaj kantaroj

[redakti | redakti fonton]
  • Wilhelm Fries (organizanto).Esperantista kantaro. Ĉirkaŭ 1900, dua eldono 1914.
La Gaja Kantaro, Belgujo, 1928.

Pri Kantareto: Ĉeĥoslovakaj Popolkantoj

Frontpaĝo de la 2-a eldono
Citaĵo
 Ni kore bonvenigas ĉi tiun plaĉaspektan kantaron, Ĝi enhavas 60 popolkantojn, kaj sendube tre helpos gajigi Esperantajn kunvenojn en Ĉeĥoslovakujo. Oni ne atendas trovi en popolkantaro poezion altgradan. Sed oni povas almenaŭ diri, ke ĉi tiu verko ne estas difektita de la eraroj kaj krudaĵoj, kiuj tro ofte makulas niajn kantarojn : oni povas kanti la pecojn facile kaj ĝue. “La Espero” en tonalo Bb estas tro alta por ordinara voĉo : pli bone estus presi ĝin en Ab aŭ eĉ G. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 521-522, Septembro - Oktobro (1948)

Pri Kantas la hungara skolto: Hungaraj kaj Skoltaj Kantoj.

Citaĵo
 Interesa kolekto da kantoj, multaj kun muziknotoj, kiu meritas atenton de ĉiu skolto aŭ muzikamanto Esperantista. Vortoj en Esperanto, kaj ofte ankaŭ en hungara lingvo. La Espero en B bemola estas tro alta por ordinara voĉo
— La Brita Esperantisto - Numero 342, Oktobro (1933)

Internacia Kantaro, eldono de 1929

Pri Esperantista kantaro

Citaĵo
 Plej dolĉa kaj intima vojo al koro de popoloj estas tra ilia poezio kaj muziko. Ĉi tiun kolekton de kanteble tradukonataj [tiel] germanaj popolkantoj bonvenigos do ĉiu grupo. Aldono de diversnaciaj kantoj popolaj kaj originale en Esperanto verkitaj ankoraŭ pliŝatindigis la libreton, kiun ni rekomendas al ĉiu samideano gaja kaj melodiema. 
— La Brita Esperantisto - Numero 110, Februaro (1914)

Pri Koncerta Kantaro

Citaĵo
 Tre bela albumo kun 38 bonegaj muzikaĵoj de famekonataj majstroj, interalie de Schubert, Beethoven, Haydn, Mozart, Mendelssohn, Cornelius, Schuimann, Bêrat, Martini, k. c. Ĉiu grupo nepre bezonas tiun trezoron de kantoj, por siaj koncertoj. Kun grandega plezuro ni salutus la baldaŭan aperon de 2a parto de la «Koncerta Kantaro»! 
— Belga esperantisto n107-108 (jan-feb 1924)

Pri Amerika Esperanto-Kantlibro

Citaĵo
 La kantoj ne estas ĉiurilate nekritikeblaj, sed ili estas plejparte tute bonaj. Ni rekomendas ilin al sekretarioj, kiuj deziras novaĵojn por grupkantado. Oni povas iom bedaŭri, ke la aŭtoro aperigis kelke da duplikataj tradukoj de kantoj jam aperintaj en Kantaro EsperantaHimnaro Esperanta, anstataŭ dediĉi sian talenton sole al kantoj ankoraŭ ne tradukitaj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 378, Oktobro (1936)

Pri La “Juna Vivo” Internacia Kantaro

Citaĵo
 La Brita Esperantisto - Numeroj 523-534 nov-dec 1948 

Pri Vivu la stel'. Kantokolekto por esperantistaj kunvenoj

Citaĵo
 Plaĉa kantaro dividita en kvar partoj. La unua konsistas el 9 Esperantaj kantoj, komencante per nia himno «La Espero» — Vivu la Stel', kiu titoligas la broŝuron, okupas la duan lokon, sendube pro la deviga respekto al nia Majstro—. La dua parto, la plej longa, ampleksas 83 poeziaĵojn, kie diversaj Svedoj kaj alinordlandanoj varme sopiras al suno, al maro, al somero, al arbaro, al malproksimaj ravaj landoj... Kelkaj el tiaj verkoj estas ja konataj, (Ekz: Maristo Jonsson, Nigra Rudolfo ); sed tio pruvas la akcepton de la Esperanta publiko. Tria parto, pli mallonga, entenas 4 religiajn psalmojn, tradukitaj de Magda Carlsson, kaj la kvara prezentas al ni la naciajn himnojn de la kvin Skandinavaj ŝtatoj por brile fermi la broŝuron.

La enkonduko deklaras ke la kompilintoj volas: «Gajigi kaj agrabligi la kunvenojn». Mi certigas ke, krom tio, ili sukcesos lernigi bonan lingvon kaj konatigi kun la simpatiaj nordaj samideanoj. Malgraŭ ke la tradukintoj estas multaj — 18 entute — ĝenerale ili bone konas la metion kaj la libreto prezentas sufiĉan unuecon. Mi nur dezirus kelkajn klarigojn pri la neesperantaj vortoj. Sub la paĝo BO estas du; sed... Svede! Mi min demandas kiel reagos la legantoj de «Fritiof kaj Carmencita» antaŭ verso kaj duono en hispana lingvo (ĝi estas Argentina sceno).

Papero kaj presado estas ne riproĉeblaj, kaj mi esperas ke la grupoj kaj unuopaj esperantistoj rapidos ĝin aĉeti. Certe ili ne pentos. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n092-093 (sep 1956)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Kantaro en ceramiko
  • En NPIV Kantaro estas ankaŭ genro (Cantharis) de insektoj el la ordo de koleopteroj, kun ledosimilaj elitroj, vivantaj parte el aliaj insektoj, parte el vegetaĵoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Laŭ informo de Ret-Info, 2013-05-26, re-publikigita de Itala Esperanto-Federacio en Facebook
  2. NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.