Gefrateco
Gefrateco (foje oni uzas la pli simpla formo frateco laŭ aliaj nacilingvoj, sed tiu formo laŭradike ekluditas virinoj) estas forta sento de amikeco, esprimanta grandan proksimecon kiel al familia ligo, kaj inkluzivas grandan sindonemon, reciprokan subtenon kaj fortan socian solidarecon, similan al frata amo.
La bazo de la signifo de la esprimo kiel ĝi estas nuntempe, fondiĝis en relative formalaj sociaj grupoj de viroj, "fratecoj de viroj", kiuj formiĝis en diversaj kampoj ekde la tempo de antikva Grekio kaj Romo, kaj prosperis precipe en Mezepoko. Kelkaj el la grupoj kiuj disvolviĝis tra la jaroj formiĝis ĉirkaŭ religia kredo, ekzemple frateco de membroj en aparta preĝejo; kelkaj disvolviĝis ĉirkaŭ specifa profesia identeco, ekzemple gildoj de diversaj profesioj en la mezepoko; aliaj kreiĝis ĉirkaŭ sento de komuna nacia aparteno; aliaj grupoj estis formitaj ĉirkaŭ komunaj spertoj kiuj kreis senton de aparteno kaj komuna sorto, kiel ekzemple komuna militservo. Dum la 20-a jarcento kaj ĝis nuntempe, multaj fratecaj organizaĵoj disvolviĝis ĉirkaŭ politika, religia, socia, profesia, eduka aliĝo (ekzemple fratrio de universitataj studentoj) kaj pli.
Sociaj grupoj kun fortaj ligoj de ĉi tiu tipo inter virinoj estis malpli oftaj, kaj estis nomitaj "Fratinaroj" (vidu frataroj kaj fratinaroj), de la latina vorto Soror - fratino. Nuntempe multaj samideanarogrupoj estas miksitaj kaj inkluzivas kaj virojn kaj virinojn.
Frateco estas menciita en la nacia moto de Francio, Liberté, égalité, fraternité (trad. Libereco, egaleco, frateco) [1], kaj slogano de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio, "Frateco kaj unueco".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- SF Kiesling (1998), Viraj identecoj kaj socilingvistika vario: La kazo de samideanaro, Journal of Sociolinguistics 2/1, pp 69-99