[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Franzobel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franzobel
Persona informo
Naskonomo Franz Stefan Griebl
Naskiĝo 1-an de marto 1967 (1967-03-01) (57-jaraĝa)
en Vöcklabruck
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo Ramona Schnekenburger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Franzobel • Franz Zobl vd
Okupo poeto
vidartisto (–1991)
verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vieno vd
Verkado
Verkoj Q49237448 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franzobel, vere: Franz Stefan Griebl (naskiĝinta en la 1-a de marto 1967 en Vöcklabruck) estas aŭstra verkisto. Li famiĝis per lingve ludantaj asociaj prozaĵoj, kiujn metis lin tuj mezen de la avangardo verkista de Aŭstrujo.

Vivo kaj verkista agado

[redakti | redakti fonton]

Li finstudis en 1994 germanistikon kaj historion ĉe la Universitato de Vieno per diplomiĝa tezo pri videbla poezio. Jam dum la studentaj jaroj li okupiĝis pri pentrado kaj konceptarto. Siajn unuajn literaturaĵojn Der Wimmerldrucker. Ein Lexikaroman (1990) aŭ Thesaurus. Ein Gleiches. Gedichte (1992) li publikigis memeldoniste. Kiel eldonisto deedition ch, partopreninto ĉe artaj spektakloj kaj korespondadarto, same kiel fakverkisto en literaturaj gazetoj Griebl establiĝis sur la literatura sceno sub la pseŭdonimo Franzobel. Tiam fariĝis Begonien Geblüht. Prosa (1993), Überin. Die Gosche. Prosa (1993) kaj Elle und Speiche. Modelle der Liebe. Gedichte und Prosa (1994).

Venkis la Ingeborg-Bachmann-konkurson de 1995 lia lingvoeksperimenta rakontaĵo Die Krautflut. Aperis en rapida sinsekvo aliaj libroj, el kiuj menciindas Das öffentliche Ärgernis (1995), Hundshirn (1995) kaj Linz. Eine Obsession (1996). La lasta menciita rakonto temas pri klonita similulo de Mozarto, kiu rifuzas komponisti.

Per Böselkraut & Ferdinand. Ein Bestseller von Karol Alois (1998), "vagadkinejaĵo kaj fabelo por adultoj, Franzobel substrekas sian intereson pri lingvoludado kaj vortkomiko en pli granda rakonta konekso. Sekvis Der Trottelkongress. Commedia dell’pape. Ein minimalistischer Heimatroman (1998), Met ana oanders schwoarzn Tintn. Dulli-Dialektgedichte (1999), Scala Santa oder Josefine Wurznbachers Höhepunkt (2000), Shooting Star (2001), Lusthaus oder Die Schule der Gemeinheit (2002), Mundial. Gebete an den Fußballgott (2002), Austrian Psycho oder Der Rabiat Hödlmoser. Ein Trashroman in memoriam Franz Fuchs (2002), Luna Park. Vergnügungsgedichte (2003) kaj la ege laŭdata ironia romano Das Fest der Steine oder Die Wunderkammer der Exzentrik (2005).

Franzobel verkis ankaŭ multajn teatraĵojn, i.a.Das Beuschelgeflecht (1996), Kafka. Eine Komödie (1997), Nathans Dackel oder Die Geradebiegung der Ringparabel. Eine Lessingvollstreckung (1998), la fare de filio de la Burgteatrejo luditan Mozart-parodion Bibapoh (1998), Mayerling. Die österreichische Tragödie (2001), Flugangst (2004) kaj Wir wollen den Messias jetzt oder Die beschleunigte Familie (2005).

Krome li verkis du librojn por infanoj, Die Nase (2002) kaj Schmetterling Fetterling (2004).

Premioj kaj membrecoj

[redakti | redakti fonton]

Al Franzobel aljuĝitis pluraj premioj, ekzemple:

  • 1998: Kasseler Literaturpreis für grotesken Humor
  • 2000: Bert-Brecht-Medaille,
  • 2002: Arthur-Schnitzler-Preis
  • 2005: Nestroy-Preis.

La verkisto estas membro i.a. de Forum Stadtpark kaj de MAERZ-Künstlervereinigung en Linz.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Eseoj
  • David-Christopher Assmann: "Autonomie oder Verderben? Literaturbetrieb (in) der österreichischen Literatur nach 2000", in: Boehringer, Michael und Hochreiter, Susanne (Hg.), Zeitenwende. Österreichische Literatur seit dem Millennium: 2000-2010, Wien: Praesens 2011, S. 82-101. (u.a. zu Franzobel, "Shooting Star")
  • Andrea Bartl: "Erstochen, erschlagen, verleumdet. Über den Umgang mit Rezensenten in der deutschsprachigen Gegenwartsliteratur - am Beispiel von Martin Walsers "Tod eines Kritikers", Bodo Kirchhoffs "Schundroman" und Franzobels "Shooting Star"", in: Weimarer Beiträge. Zeitschrift für Literaturwissenschaft, Ästhetik und Kulturwissenschaften 50 (2004), Nr. 4, S. 485-514.
  • Martin A. Hainz: »die wirklichkeit bläht sich weiter auf und zerplatzt«. Zu Heimito von Doderer, Oswald Wiener und Franzobel. In: Weimarer Beiträge. Jg. 50 (2004), Heft 4, S. 539-558, ISSN 0043-2199.
  • Bettina Rabelhofer: Der Hunger nach Wahnsinn. Zur Subkultur des psychopathologischen Unterschlupfs: Franzobel, Soria, Hochgatterer. In: Friedbert Aspetsberger, Gerda E. Moser (Hrsg.): Leiden … Genießen. Zu Lebensformen und -kulissen in der Gegenwartsliteratur. StudienVerlag, Innsbruck 2005, ISBN 3-7065-4167-X, S. 164–182.
  • Wendelin Schmidt-Dengler: „Ich bin meine eigene Inflation“. Franzobels Beitrag zur Physiognomie der neuesten Literatur aus Österreich, in: Literaturen, 2002, Nr. 11, S. 78-80.
Libroj
  • Barbara Falter: Franzobel französisch? Eine Untersuchung literarischer und szenischer Übersetzungsprozesse unter besonderer Berücksichtigung der komischen Elemente. Universität, Wien 2009 (Diplomarbeit).
  • Andreas Freinschlag: Kynisch-komische Chaosmologie. Eine literaturgeschichtliche Ahnenforschung zu Franzobels Roman „Scala Santa“. Edition Praesens, Wien 2005, ISBN 3-7069-0310-5.
  • Sibylla Haindl: Das Groteske als Strukturprinzip in Franzobels Roman „Scala Santa oder Josefine Wurznbachers Höhepunkt“. Universität, Wien 2007 (Diplomarbeit) (Online-Version, PDF-Datei)
  • Notburga Leeb: Aspekte der Dialogizität in Franzobels „Die Musenpresse“. Universität, Wien 2005 (Diplomarbeit).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]