Francio en la Vintra Olimpiko 2010
Aspekto
Francio en la Vintra Olimpiko 2010 | ||||
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero | ||||
Flagtenanto: | Vincent Defrasne (malfermo) Sandrine Bailly (fermo) | |||
Sportistoj | 108 en 13 fakoj | |||
Medaloj rango: 12 |
Oro 2 |
Arĝento 3 |
Bronzo 6 |
Sume 11 |
La franca teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 108 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la franca teamo estis Vincent Defrasne dum la malferma ceremonio respektive Sandrine Bailly dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 3 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 12-an rangon. Kunordigis la teamon la Franca Olimpika Komitato.
La du orajn medalojn atingis:
- Vincent Jay en la vira sprinto de biatlono kaj
- Jason Lamy-Chappuis en la individua kaj 10-kilometra fako de nordia kombino.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|