Fruktokultivado
Fruktokultivo estas nocio kiu rilatas al grandarea kultivo de fruktarboj, precipe kernetfruktoj, drupfruktoj kaj berfruktoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam de pluraj milionoj da jaroj la la sovaĝe kreskantaj fruktoj gravas por la homa nutrado pro vitamino kaj mineralo-enhavo. Antaŭ pli ol 50.000 jaroj en Eŭropo framboj, mirtelo, sambuko, la fruktoj de la sorbusfruktoj kaj pruneloj estis grava parto de la nutraĵo de la migrantaj homgrupoj. En kelkaj regionoj la sovaĝaj berfruktoj jam frue estis kultivataj. Oni supozas, ke framboj, sambukoj kaj mirtelo jam ekde ĉirkaŭ 8000 a.K. estis rikoltataj regule en kelkaj arbaroj aŭ simplaj ĝardenoj de Eŭropo. Berfruktoj jam tiam apartenas al regulaj nutraĵoj de la nordamerikaj indiĝenoj. En Mezopotamio, ĉe Eŭfrato kaj und Tigriso, morusoj jam estis ŝatataj jarmiloj antaŭ Kristo. La unuaj komencoj de fruktokultivo en la Proksima Oriento verŝajne okazis en la 4a jarmilo a.K. Post la transiro al agrokultivado la homoj plantis regule fruktarbojn kaj arbustoj kaj la fruktoj estis rikoltitaj regule. En Mezopotamio fruktarboj estis plantitaj precipe en parkoj kaj palastaj ĝardenoj.
En la novtempo ekestis tutmonde pli grandaj fruktokultivaj regionoj, kie fruktoj estis produktitaj por la prizorgado de la proksimaj urboj. La ĉefaj regionoj estis: Aŭstrio (Stirio), Italujo (Sudtirolo), Francujo kaj en Germanujo Altes Land, la regiono ĉirkaŭ la Konstanca lago, Voreifel kaj Vorgebirge. Depende de la regiono oni rikoltas tie pomojn, ĉerizojn kaj prunojn. En Mezameriko estis plantataj grandegaj bananplantejoj. Ekde la lastaj jaroj grandaj kvantoj de fruktoj estas produktataj en Sudameriko, Sudafriko, Nov-Zelando kaj Aŭstralio.
Deveno de la fruktospecoj
[redakti | redakti fonton]- Unu el la plej malnovaj fruktarboj esta la kulturpomo (Malus sylvestris). Trovaĵoj de sovaĝaj pomoj datiĝis el la jaro 6500 a.K. en la hodiaŭa Anatolio. Trimil jaroj poste la pomo estis konata en la hodiaŭa Svislando kaj sur la britaj insuloj. La egiptaj reĝoj Ramses la 2-a kaj Ramses la 3-a donacis ĉiutage korbon da pomoj al la sacerdotoj de la templo.
- La piro (Pyrus communis) venis el Persujo kaj Armenujo trans Malgrandazio al la grekoj kaj romianoj. La romianoj disvastigis ĝin norde de la Alpoj Alpen.
- La cidonio (Cydonia oblonga) hejmiĝas en Kaŭkazio kaj Malgrandazio.
- La sovaĝaj formoj de la pruno (Prunus domestica) originis en Anatolio, Kaŭkazio kaj Persujo. La romianoj jam konis multajn receptojn kun prunoj. Ili estas metitaj en vino kaj tielmaniere konservitaj.
- La praformo de la dolĉa ĉerizo estas la birdoĉerizo. Antaŭ 8000 jaroj ĝi estis konata en Malgrandazio. Lukulo, pli fama kiel frandulo ol kiel sukcesa militestro, portis post militiro kontraŭ Mitridato la 6-a en la jaro 74 a. K. la unuan ĉerizon de Malgrandazio al Romo.
- El Ĉinio venis la abrikoto (Prunus armeniaca). Jam 2200 a.K. oni rikoltis la fruktojn. Ĝi disvastiĝis trans Persujo kaj Asirio direkte al Eŭropo. En la jaro 50 a. K. la aprikozo estis tre malofta kaj multekosta frukto en Romo.
- Citrusoj ( oranĝoj (Citrus sinensis) kaj citronoj (Citrus limon) estis kultivataj laŭ grekaj kaj romiaj verkistoj jam 1100 a.K.. Ili venis el Azio.
- Mespilo (Mespilus germanica) perdis sian signifon. Ankaŭ ĝi venis el proksima Azio.
Multigado
[redakti | redakti fonton]Multaj fruktospecoj estas kultivataj ne el semoj, sed el stikaĵoj aŭ stikbastonoj.
Ĉe kelkaj fruktospecoj estas multigataj per greftado. La greftaĵo de dezirata kultivaro estas metita sur baztrunko, kiu havas difinitajn ecojn. La kialoj por la greftado povas esti diversaj. Aŭ la fruktospeco ne povas esti multigata per stikaĵo aŭ la baztrunko havas influon sur la kreskado de la arbo.