Faliska lingvo
Aspekto
Faliska lingvo | |
mortinta lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Latin-faliskaj lingvoj | |
Parolata en | Latio (Italio) |
Parolantoj | 0 |
Denaskaj parolantoj | (formortinta lingvo) |
Skribo | Etruska alfabeto, Faliska alfabeto, latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | xfa |
Glottolog | fali1291 |
Angla nomo | Faliscan |
Franca nomo | falisque |
La antikva faliska lingvo apartenis al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun la proksime parenca latina lingvo konsistigas la latino-faliskan subgrupon. Ĝi estis parolita de la Faliskoj.
La faliska lingvo dum la antikva epoko parolatis de la popolo de faliskoj en la nordo de la regiono Latio. Konatas proksimume 36 mallongaj enskribaĵoj el la 3-a aŭ 2-a jarcento a.K., kiuj skribiĝas per alfabeto, kiu baziĝas sur la etruska alfabeto sed tamen montris ankaŭ influojn de la latina alfabeto.
Estas probable, ke la lingvo, kvankam forte influita de la latina lingvo, paroliĝis ĝis almenaŭ la jaro 150 a.K..