Elza Báthory
Aspekto
Elza Báthory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Báthory Elza |
Naskiĝo | la 30-an de septembro 1888 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 30-an de septembro 1976 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1905) |
Familio | |
Edz(in)o | Jenő Csapó (1911–1914) |
Infano | Éva Gyulányi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Elza Báthory [bAtori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Báthory Elza estis hungara aktoro, operetkantisto (koloraturo). Ŝia edzo estis Jenő Csapó.
Elza Báthory [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1888 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de septembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elza Báthory akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo. Ŝi debutis en Népszínház en 1906. Inter 1910 kaj 1918 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Kolozsvár), poste pro la rumana okupado ŝi translokiĝis al sia naskiĝurbo. Ŝi kantadis en diversaj teatretoj, kabaredoj, kafejoj. Post kelkaj jaroj ŝi retiriĝis. Ŝi ekhavis edzo]n en 1911, poste ŝi naskis 2 filinojn, en 1914 ŝi vidviniĝis, en 1919 ŝi denove edziniĝis.
Elektitaj roloj en operetoj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja - Angela
- Viktor Jacobi: Leányvásár - Lucy, Éva
- Imre Kálmán: Tatárjárás - baronino Riza
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A dollárkirály leánya (1913)
- Tetemrehívás (1915) – vartistino
- A vén bakancsos és fia, a huszár (1917)