Dua Laterana koncilio
Dua Laterana koncilio | ||
---|---|---|
sinodo koncilioj de Laterano | ||
Komenco | 4-a de aprilo 1139 vd | |
Fino | 30-a de aprilo 1139 vd | |
Antaŭe | Unua Laterana Koncilio vd | |
Poste | Tria Laterana Koncilio vd | |
Dua Laterana Koncilio | |
---|---|
koncilia dato | komenco la 4-a de aprilo 1139 |
akceptita de | la Katolika Eklezio |
antaŭa koncilio | Unua Laterana Koncilio |
posta koncilio | Tria Laterana Koncilio |
kunvokita de | papo Inocento la 2-a |
prezido | papo Inocento la 2-a |
partopreno | proksimume 1000 klerikuloj |
temoj | Simonio, preno de interezoj, pento, ekzisto de la sakramentoj, celibato - pro la eldiroj de Arnold de Brescia kaj Roger la 2-a kaj de la skismo de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a |
konciliaj dokumentoj | pluraj "kanonaj" dokumentoj |
La Dua Laterana Koncilio okazis dum la jaro 1139 sub prezido de papo Inocento la 2-a en la papa palaco Laterano en Romo.
Laŭ la Romkatolikismo [1]nombrado temis pri la deka ekumena koncilio. Oni taksas la nombron de partoprenantoj je proksimume 1000.
La koncilio provis superi aktualan skismon, do dividon de la katolika eklezio, kaŭzitan de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a. Krome ĝi decidis pri la celibato por pastroj.
La kunveno decidis pri la eksigo de la reganto Roger la 2-a de Sicilio el la katolika eklezio, kaj malpermesis la aplikon de la armilo arbalesto de kristanoj kontraŭ kristanoj. Tiu malpermeso en la praktiko tamen restis senefika.
Dekretoj de la Dua Koncilio Laterana
[redakti | redakti fonton]- Episkopoj kaj pastroj ekstere sintenu modeste, kaj estu forigita ĉiu formo de elmontrado (kanono 4)
- Geedziĝo de pastroj kaj religiuloj estas deklarita nevalida kaj ne nur nelica (kanonoj 6, 7, 11)
- Estas kondamnita uzuro
- Estas malpermesite al la klerularo praktiki jurisprudencon kaj medicinon por atingi ĉiupsecajn terajn avantaĝojn (kanono 5)
- Estas melpermesite al la klerularo partopreni en ludoj kaj turniroj, je punminaco de senigo de la kristana sepulto (kanono 14)
- Estas ekskluziva tasko de la Katedralaj Kapituloj kaj de la superuloj de la religiaj ordenoj levi al episkopan oficon (kanono 28)
- Uzo de arko kaj arbalestro estas malpermesita kontraŭ kristanoj (kanono 29)
- Fine estas kondamnita, pro herezo, Arnaldo el Breŝo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉe ĉiuj mondaj institucioj, kiel UNO kaj UNESKO, tiu eklezio estas nomata "kATOLIKA eKLEZIO".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- G. Alberigo kaj A. Duval, Les Conciles œcuméniques, 2 vol. « L'Histoire » et « Les Décrets », Cerf, coll. « Le magistère de l'Église », 1991 (ISBN 2204044466) kaj (ISBN 2204050113);
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ekumenaj koncilioj, kies enhavo akceptiĝis de la ortodoksa eklezio kaj la katolika eklezio:
Unua koncilio de Niceo |
Unua koncilio de Konstantinopolo |
Koncilio de Efezo |
Koncilio de Kalcedono |
Dua koncilio de Konstantinopolo |
Tria koncilio de Konstantinopolo |
Dua koncilio de Niceo
Ekumenaj koncilioj akceptitaj de la katolika eklezio:
Kvara koncilio de Konstantinopolo |
Unua Laterana koncilio |
Dua Laterana koncilio |
Tria Laterana koncilio |
Kvara Laterana koncilio |
Unua koncilio de Liono |
Dua koncilio de Liono |
Koncilio de Vienne |
Koncilio de Konstanco |
Koncilio de Bazelo/Ferrara/Florenco |
Kvina Laterana koncilio |
Koncilio de Trento |
Unua Vatikana koncilio |
Dua Vatikana koncilio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2007-05-19 per la retarkivo Wayback Machine Itallingvaj kanonoj de la Dua Laterana Koncilio.
- [2] Arkivigite je 2010-04-01 per la retarkivo Wayback Machine