Distrikto de Londono
Distrikto de Londono | |||
---|---|---|---|
la administrejo en Lambeth
| |||
historic county of the United Kingdom (en) ceremonia kantono de Anglio administrative county (en) eksa administra teritoria unuo county council area (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | establita la 21-an de marto 1889 malfondita la 1-an de aprilon 1965 | ||
Ŝtato | Britio | ||
Lando | Anglio | ||
urbo | Londono | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 31′ N, 0° 6′ U (mapo)51.5155-0.092199999999991Koordinatoj: 51° 31′ N, 0° 6′ U (mapo) [+] | ||
la 29 urbodistriktoj | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo County of London [+] | |||
La Distrikto de Londono (angle County of London) estis distrikto de Anglio de 1889 ĝis 1965, egalrilatante al la areo konata hodiaŭ kiel Interna Londono. Ĝi estis kreita kiel parto de la ĝenerala enkonduko de elektita distrikta registaro en Anglio, per la Loka Administracio-Leĝo de 1888. Per la leĝo kreiĝis administra Distrikto de Londono, kiu inkludis ene de sia teritorio la plej centran urbodistrikton, nomatan City. Tamen, la City de Londono kaj la Distrikto de Londono formis apartajn ceremoniajn distriktojn por "ne-administraj" celoj. La registaro por la distrikto estis la London County Council, "konsilio pri la distrikto Londono", kiu komence elfaris nur limigitan vicon da funkcioj, sed akiris pliajn potencojn dum sia 76-jara ekzisto.
En 1900, la civilaj paroĥoj kaj distriktokomisionoj membraj en la distrikto estis anstataŭigitaj kun 28 novaj "metropolaj urbodistriktoj". La teritorio de la Distrikto de Londono estis 303,12 km² en 1961. Dum ĝia ekzisto ekzistis longperspektiva malkresko en populacio kiam pli da loĝantoj moviĝis en la eksterajn antaŭurbojn; ekzistis periodaj recenzoj de la lok-administraciaj strukturoj en la areo de pli granda Londono kaj pluraj malsukcesaj provoj vastigi la limojn de la distrikto. En 1965, la Leĝo pri Londona Registaro 1963 anstataŭigis la distrikton kun la multe pli granda administra areo Granda Londono.
Divido
[redakti | redakti fonton]En 1900, dek unu jarojn post ĝia fondo, la Distrikto de Londono dividis en 28 "metropolaj urbodistriktoj". Jen ili numeriĝis kiel en la mapo de la informkesto dekstre:
"metropola urbodistrikto" |
nuna(j) urbodistrikto(j) |
mapa numero |
---|---|---|
City of London * | City (Londono) | 1 |
Battersea | Wandsworth | 28 |
Bermondsey | Southwark | 8 |
Bethnal Green | Tower Hamlets | 6 |
Camberwell | Southwark | 10 |
Chelsea | Kensington and Chelsea | 29 |
Deptford | Lewisham | 11 |
Finsbury | Islington | 4 |
Fulham | Hammersmith and Fulham | 25 |
Greenwich | Greenwich | 14 |
Hackney | Hackney | 16 |
Hammersmith | Hammersmith and Fulham | 24 |
Hampstead | Camden | 20 |
Holborn | Camden | 3 |
Islington | Islington | 18 |
Kensington | Kensington and Chelsea | 23 |
Lambeth | Lambeth | 27 |
Lewisham | Lewisham | 12 |
Paddington | Westminster | 22 |
Poplar | Tower Hamlets | 15 |
Shoreditch | Hackney | 5 |
Southwark | Southwark | 9 |
St Marylebone | Westminster | 21 |
St Pancras | Camden | 19 |
Stepney | Tower Hamlets | 7 |
Stoke Newington | Hackney | 17 |
Wandsworth | Lambeth, Wandsworth | 26 |
Westminster | Westminster | 2 |
Woolwich | Greenwich, Newham | 13 |
* ne "metropola urbodistrikto"