[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Grapolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grapolo laŭ ĝenerala senco estas grupo de ligitaj similaj aĵoj.

En komputado

[redakti | redakti fonton]

En botaniko

[redakti | redakti fonton]
Floraroj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.

Grapolo estas floraro, kie ĉe mezakso troviĝas la floroj (aŭ poste fruktoj) sur tigetoj. Grapolo estas nefinita floraro, tio signifas ke la ĉefakso finiĝas per burĝono (kaj ne floro) kreskanta potence senfina, kaj flankaj florburĝonoj. Florado komenciĝas per la bazaj floroj kaj daŭras supren. Tio formigas la grapolon tipe piramide. Pro tio, ofte ĉeestas samtempe, kiel en aliaj floraroj, ĉiuj floradgradoj, de florburĝono supere al matura frukto sube.

Skemo de grapolo.

La aranĝo de la floroj sur la akso sekvas la regulojn de la foliordo, kiel la aranĝo de la folioj aŭ branĉoj sur tigo. Tiu aranĝo estas plejofte multflanka. Ankaŭ iuj estas duflankaj (ekzemple latiro).

Ekzemploj de grapolaj floraroj: visterio, robinio, ktp.

Parole, grapolo ofte pripensigas frukton kun aro da etaj beroj kiel grapolon da riboj, kaj ĉefe tiun de la vito, la vinberaro. Fakte, plantoscience, la floraro de la vito estas tirso, tio estas grapolo de cumetoj (kunmetita floraro).

Kunmetitaj floraroj

[redakti | redakti fonton]

La grapolo povas esti en kunmetitaj floraroj, kiel la grapolaro (aŭ paniklo), kiu estas grapolo de grapoletoj. Se la floroj troviĝas en unu ebeno, ĝi nomiĝas korimbo.