Gencsapáti
Gencsapáti (prononco [GENĉapati], jen hungare, historie ankaŭ germane Gensdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9721
- Telefonprefikso: 94
- Areo:22 km²
- Loĝantaro: 2660
Gencsapáti najbaras kun Szombathely, laŭ la vojo (kaj ankaŭ fervojo) al Kőszeg.
Gencsapáti naskiĝis en 1943, tiam unuiĝis 2 vilaĝoj Nagygencs és Gyöngyösapáti. Gencs estas turka vorto genĉ (=trezoro). Apáti signifas hungare abaton. Tiu loko estis loĝata jam dum la kuprepoko. Ankaŭ romianoj loĝis ĉi tie. En 896 inter la alvenintaj hungaroj troviĝis ankaŭ turkaj tribetoj. La unua mencio okazis en la 14-a jarcento. Abatejo fondiĝis dum la mezepoko. Inter 1939-1944 polaj rifuĝintoj vivis en la komunumo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1903 en vilaĝparto Apáti, la turo estas 21 m-ojn alta
- Preĝejo de Sankta Jakobo (Gencsapáti) en vilaĝparto Nagygencs
- Kastelo de Széchenyi (Gencsapáti)
- Sankta Puto (fonto kun kapelo kaj golgoto), ankaŭ pilgrimloko
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Nagygencs naskiĝis operkantisto József Járay.