Buĉa
Buĉa | |||
ukraine Буча, ruse Буча | |||
urbo | |||
Pilko de Herooj de Maidan
| |||
|
|||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Kieva provinco | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Stacidomo | Buĉa | ||
Rivero | Buĉa | ||
Situo | Buĉa | ||
- alteco | 148 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 32′ 47″ N 30° 14′ 06″ O / 50.54639 °N, 30.23500 °O (mapo) | ||
Areo | 26,57 km² (2 657 ha) | ||
Loĝantaro | 28 533 (2011) | ||
Denseco | 1 073,88 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1630 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 08292 | ||
Telefona antaŭkodo | +380 4597 | ||
KOATUU | 3210800000 | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Bucha | |||
Retpaĝo: www.bucha-rada.gov.ua | |||
Buĉa (ukraine kaj ruse Буча) estas urbo en Kieva provinco en Ukrainio kun signifa loka vitrafareja industrio. Ĝi situas sur rojo Buĉa proksimume 25 kilometrojn okcidente de Kievo kaj ĝi estadas enkalkulata en Kievan aglomeraĵon. Vivis ĉi tie 28533 loĝantoj. Urbo-Heroo de Ukrainio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur loko de la hodiaŭa urbo ekzistis vilaĝo Jabłuńka, menciita en 1630 kiel la propraĵo de J. Lasota.
La loĝigo ĉi tie estiĝis fine de la 19-a jarcento ĉirkaŭ fervoja stacio sur konstruata fervojlinio el Sarni al Kievo.
Oktobre 1943 troviĝis ĉi tie komandejo de la 1-a Ukraina Fronto sub gvido de armea generalo Nikolaj Vatutin.
Buĉa estas memstara urbo ekde la 9-a de februaro 2006, antaŭe temis pri urbotipa loĝloko kaj ĝi estis konsisto de la proksima Irpin.
Dum la rusa invado, en la periodo februaro-marto 2022 soldatoj de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio militkrimis kontraŭ civila loĝantaro, murdante pli ol 400 personojn.
Rusia agreso 2022
[redakti | redakti fonton]Dum la invado de Rusio en Ukrainion en la jaro 2022 okazis en Buĉa pezaj bataloj enkadre de Kieva ofensivo, kies sekvo estis pezaj rusaj perdoj. La rusaj fortoj ekatakis kontraŭ urba monumento de milito en Afganio, kiun ili eble erarigis kun ukraina armea veturilo.[1] Post liberigo de la urbo komence de aprilo 2022 estis anoncite, ke ĉirkaŭ 270 lokaj loĝantoj estis sepultitaj en amastomboj. La korpoj de kelkaj viktimoj estis fare de retiriĝantaj okupantoj lasitaj nesepultitaj en la stratoj de la urbo.[2][3][4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.nytimes.com/live/2022/02/27/world/russia-ukraine-war/videos-show-russian-losses-on-outskirts-of-kyiv
- ↑ "Bodies, rubble line the streets of Bucha following Russian retreat", 2022-04-02. Kontrolita 2022-04-03.
- ↑ Nova Srebrenica nomiĝas Buĉa, sonas el Kievo. Oni parolas pri masakro.. Alirita 2022-04-03 .
- ↑ Kruta video el ukraina Srebrenica
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝo
- La mondo skuita pro la masakro en Buĉa. Volodimir Zelenskij al rusaj patrinoj: vidu, kiajn friponojn vi edukis pollingve kun fotoj
|