Brits
Brits | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 0250 • 0250 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 37′ S, 27° 46′ O (mapo)-25.61666666666727.766666666667Koordinatoj: 25° 37′ S, 27° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 118 m [+] | ||
Areo | 114,7 km² (11 470 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brits, North West [+] | |||
Brits estas grandurbo en Sudafriko, en Nordokcidenta Provinco.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 132.626 (en 2012)
- Supermara alteco: 1105 m
- Horzono: UTC +2 h
- Telefonkodo: la sama, kiel Pretorio
Geografio
[redakti | redakti fonton]Brits situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Pretorio troviĝas 45, Johanesburgo 70, Bloemfontein 420, Durbano 567, Port Elizabeth 951, Kaburbo 1290 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Brits estis fondita en 1924 sur la bieno Roode Kopjes (=Ruĝaj Montetoj) kaj estis nomita laŭ la posedanto Johannes Nicolaas Brits. En 2006 pro la minada evoluo la urbego ekprosperis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Brits estas parte minada, parte agrikultura centro. Oni produktas tie italajn aŭtojn Alfa Romeo. Oni minadas platenojn kaj vanadojn. Oni kultivas citrusojn kaj legomojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Brits ĉefvojo kuras al Pretorio, krome estas malpli gravaj vojoj al la regionaj komunumoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Brits havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 601 mm. La pluvo januare kulminas, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la proksimo situas centro de gepardoj, kie oni bredadas tiujn bestojn, iomete ankaŭ aliajn sovaĝbestojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo[rompita ligilo]
- vetero