Bálint Kuzsinszky
Bálint Kuzsinszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1864 en Subotica |
Morto | 23-an de aŭgusto 1938 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 41-1-34 |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1890) |
Okupo | |
Okupo | arkeologo muzeologo numismatikisto universitata instruisto |
Bálint Kuzsinszky [kiĵinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kuzsinszky Bálint estis hungara arkeologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1926).
Bálint Kuzsinszky [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1864 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Li mortis la 23-an de aŭgusto 1938 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bálint Kuzsinszky ricevis 2 diplomojn en universitaton en Budapeŝto. Li eklaboris en 1887 Hungara Nacia Muzeo, sed li ankaŭ plulernis. Li fondis 2 muzeojn en Budapeŝto, sed li ankaŭ instruis en la universitato, kie li estis katedrestro en 1914. En 1930 li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri Romia Imperio. Li faris arkeologiajn laborojn ankaŭ eksterlande: Aŭstrio, Italio, Bavario. Lia elstara laboro estis en Óbuda, kie li trovis riĉajn arkeologiaĵojn: tio estis iam Aquincum.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Aquincum és romjai (Ruinoj de Aquincum), (1890)
- Római kőemlékek az aquincumi múzeumban (Romiaj ŝtommemoraĵoj en muzeo de Aquincum), (1901)
- A balaton környékének archeológiája (1920)
- Aquincum: Ausgrabungen und Funde: Führer mit einer topografischen und geschichtlichen Einleitung (1934)
Memorigilo
[redakti | redakti fonton]Oni fondis memormedalon pri Bálint Kuzsinszky en 1941.