Albalate de Zorita
Albalate de Zorita | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19117, 19119 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 132 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 19′ N, 2° 51′ U (mapo)40.308888888889-2.8419444444444Koordinatoj: 40° 19′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 759 m [+] | ||
Areo | 53 km² (5 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Albalate de Zorita [+] | |||
Albalate de Zorita estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 132 loĝantoj sur areo de 53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21,4 loĝantoj/km². Ĝi konsistas el la propra ĉefa domaro Albalate de Zorita kaj la Urbanización Nueva Sierra de Altomira kun 241 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Albalate de Zorita estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 759 m super marnivelo; je 70 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, 141 km el Toledo, 96,8 km el Madrido, 618 km el Barcelono kaj 302 km el Valencio. Geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. La teritorio havas komunan limon kun Almoguera, Almonacid de Zorita, El Valle de Altomira, Yebra, Zorita de los Canes kaj Buendía.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La toponimo de Albalate povas havi devenon en la araba al-balat, "la ŝoseo".[1] Alia ebla deveno de la nomo, pro sia topografio, povus deveni de la kelta alp aŭ alba, "altaĵo".[2] La kromnomo de Zorita referencas al la antikva aparteno al la teritorio de Zorita.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Albalate aperis kiel setlejo jam fine de la 11-a jarcento, post la konkero de la Tajfo de Toledo fare de la kristanaj trupoj de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, kiel unu de la domaroj apartenantaj al la "alfoz", nome teritorio de Zorita. En 1156, Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio, por plifirmigi la teritorion antaŭ la islamanoj, reloĝigis la zonon ĉefe, pere de aragonaj mozaraboj.
En 1175 kaj antaŭ la nova minaco fare de almohadoj, Alfonso la 8-a metis en manojn de la Ordeno de Kalatrava la kastelon de Zorita kaj ties teritorion por plifortigi ties defendon.
Albalate atingis titolon de villa fine de la 14-a jarcento aŭ komenco de la 15-a. Ĝi iĝis poste posedo de la familioj de la princoj de Éboli kaj Mendoza ĝis la definitiva nuligo de la senjorlandoj en 1812.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1 387 loĝantoj en 1950 al 957, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Albalate de Zorita, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Albalate de Zorita kie oni falis al la nunaj 957.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Monumentoj kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La Preĝejo de Sankta Andreo havas fasadon de gotika stilo de la 16-a jarcento. En la interno, trinava, estas baroka retablo fare de Juan Alonso Pedroso en 1703-1707, kun pentraĵo kiu reprezentas la martiron de Sankta Andreo. En la kapelo de la Sankta Kruco troviĝas la Kruco de la Hundo, romanika peco el orumita bronzo de la 13-a jarcento, kiu en 1514 estis malkovrita fare de hundo sub rokoj. La baptujo, de Juan de la Sierra, en alabastro, estas de 1545. La preĝejo estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en 1992.
Albalate havas ankaŭ du ermitejojn, nome la baroka ermitejo de la Virgulino de la Remedios (1655-1676) kaj la Ermitejo de Cubillas (13-a jarcento), en la tombejo, kies ruinoj plutenas pordegon de romp-arko, kun alero de hundetoj de romanika stilo.
La tombejo estas situa ekster la vilaĝo kaj okupas tion kio ankoraŭ restas el antikva konvento templana.
Krome, la fonto de la Dektri Ŝprucoj, de renesanca deveno, el kiu oni havas konstaton el 1557, kvankam la aktuala fonto estas de la 17-a jarcento, havas blazonon simila al tiu de la Sankta Kruco kaj konsistas el ok ŝprucoj oriente, kaj tri okcidente. Situa ĉe la ŝoseo, elstaras kaj pro sia antikveco kaj pro sia komplika sistemo de subtera akvokolektado.