Afrika tondilbekulo
Afrika tondilbekulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rynchops flavirostris Vieillot, 1816 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Afrika tondilbekulo aŭ Flavbeka tondilbekulo (Rynchops flavirostris) estas birdo simila al marbirdo ŝterno, unu el la tri tre similaj specioj de la familio de tondilbekuloj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas kaj loĝas en subsahara Afriko escepte marbordoj de kelkaj landoj de la Golfo de Gvineo, Somalio kaj Sudafriko kaj ĉefe el Senegalo ĝis nordo de la rivero Kongo kaj sude de la rivero Nilo, suda Tanzanio ĝis la valo de rivero Zambezo, kaj el tie ĝis Angolo. Ili foje disiĝas post reproduktado laŭ la rivero Nilo norden kaj ambaŭflanke de la Ruĝa Maro kaj al la landoj de la Golfo de Gvineo el Senegalo ĝis Niĝerio. Ili ne estas komunaj marborde sed foje ariĝas ĉe estuaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili havas tre longajn flugilojn kaj la dorso, nuko kaj krono estas nigraj. Kontraste la frunto kaj la resto de la korpo estas blankaj. La beko estas longa kaj ruĝoranĝa kun flava pinto; la suba makzelo estas pli longa kaj fleksebla. La vosto estas mallonga, blanka kaj forkoforma. La kruroj estas brilruĝaj.
Nereproduktuloj havas pli palajn kaj brunajn suprajn partojn, kaj blankan nukokolumon. Inoj estas similaj al maskloj.
Tiu specio estas nekonfuzebla en sia teritorio. Ili estas 35-40 cm longaj kaj 110-200 g pezaj kun enverguro de 105 cm. Pli etaj ol siaj familianoj, la Afrika tondilbekulo diferenciĝas el Nigra tondilbekulo pro flava bekopinto kaj nenio da nigro ĉebeke kaj el la Hindia tondilbekulo pro nigra nuko en reprodukta plumaro.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La voĉo estas akra "kip-kip". Ili vivas en tropikaj riveroj kun sablejoj, lagobordoj, marĉoj aŭ en ĉemarbordaj lagetoj. Paroj nestas en izolitaj kolonioj -foje kun ŝternoj- ĉe grandaj sablejoj. La ino demetas 1-4 ovojn en granda truo; ambaŭ gepatroj kovas, sed ĉefe la ino.
Tiu afrotropisa specio flugas linie super trankvilaj akvoj kie merĝas la suban makzelon por predi aŭ atentallogi fiŝojn. Ĝi estas pli rara en orientaj kaj sudaj afrikaj parkoj.
Ne estas minacata specio; la tuta loĝantaro estas ĉirkaŭ 10.000 paroj.