Anoreksio
Anoreksio | |
---|---|
malsano • psika malsano | |
La nocio anoreksio signifas senapetitecon, tio estas malintereso je nutrado. Okaze de psiĥa senapetiteco oni parolas pri „Anorexia nervosa” aŭ malsana magreco.
Senapetitecon povas kaŭzi ankaŭ medikamentoj aŭ drogoj (ekz. MDMA).
Malsana Magreco
[redakti | redakti fonton]Difino
[redakti | redakti fonton]La malsana magreco estas psiĥa malsano, priskribebla kiel intence memkaŭzita pezoperdo. Tiu malsano okazas plej ofte ĉe puberulinoj, junulinoj inter 12 kaj 30, kelkfoje eĉ viroj.
Anoreksio komenciĝas plej ofte per deziro pri svelteco, tiel ke oni aplikas dieton por atingi tion. Se la deziro pri svelteco iĝas enorme granda, la dieto iĝas senkontrola. La tuta vivo de la koncernatoj direktiĝas je problemoj de la nutrado. Ili kalkulas ĉiun kalorion kaj sentas sin malbone, se ili iufoje pli manĝas. Ĉe la pacientoj inter 12 kaj 20 jaroj la saniĝaj ŝancoj estas grandaj, sed ili malpliiĝas kun la aĝiĝo. La malsana magreco restas longe nerimarkita ĉe la amikoj kaj parencoj, la malsana persono tute retiriĝas kaj okupiĝas nur pri la kalorioj.
Krom la pezoperdo, la tipaj kondutoj
- malsaneca nutrodepreno, memvola malsateco
- socia izoliĝo
- troigita junulara kaj magra idealo ĝis fanatika magreco-deziro
- troigita korpa aktivado kaj ekscesa sportumo
- apliko de apetitoreduktiloj
- honto
- vola vomado
Ofta vomado por seniĝi de manĝita nutraĵo portas la aldonan problemon, ke ĝi eligas ne nur la nutraĵon, sed ankaŭ korpajn digestilojn, kaj tiel perturbas la kemian mastrumadon de la korpo.
Bazoj
[redakti | redakti fonton]- La bazo de la malsana magreco estas plej ofte la tro alte metitaj postuloj je la propra korpo. Tiujn postulojn pri magreco komunikas la medio.
- aliaj psiĥaj kaŭzoj, kiel depresio
- La malsana magreco ofte aperas kiel flank-malsano kun alia malsano
Sekvoj
[redakti | redakti fonton]- malrapidigita metabolismo (kiel ĉe ĉiuj malsatantoj)
- haŭtaj problemoj pro mankantaj vitaminoj, kemiaj elementoj
- senkalkiĝo de ostoj
- puberaj, seksaj perturboj (prokrastita menstruo)
Traktado
[redakti | redakti fonton]- stabiligo, reguligo de la nutrado
- psiĥa terapio
- hospitala prizorgo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.eatingdisorderscentre.co.uk/iedc2.htm
- http://www.mayoclinic.com/invoke.cfm?id=DS00294
- https://web.archive.org/web/20030805080427/http://www.mando.se/ATTACHMENTS/PNAS-Bergh_et_al.pdf