Cirkumcido de la Sinjoro
La festo Cirkumcido de la Sinjoro (lat.: Circumcisio Domini), ankaŭ nomata cirkumcidofesto (lat.: Festum circumcisionis)[1], estis resp. estas festata 1-an de januaro, la oktavtago de kristnasko.
Biblia raporto
[redakti | redakti fonton]Ke Jesuo laŭ biblia normo kaj juda tradicio estis cirkumcidita la okan vivotagon, raportas evangeliisto Luko en la dua ĉapitro. Samtempe, kaj tio estas en Luko 2,21 la pezocentro, oni donis al li la nomon Jesuo.
Historio de la festo
[redakti | redakti fonton]En la konfrontado kun la docetistoj, kiuj malkonfesis la enkarniĝon, la cirkumcido validis kiel argumento, ke Jesuo estas „vera homo kaj vera Dio“.
La orientaj eklezioj konas la feston ekde la 4-a jarcento. Ekde la 6-a jarcento ĝi estas pruvebla ankaŭ en Hispanujo kaj Gaŭlujo („gaŭla liturgio“). Per la transpreno de frankaj-germanaj meslibroj en la 11-a jarcento ĝi eniris en la Roman liturgion kaj forŝovis la malnovan feston natale sanctae Mariae.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]En la anglikana, ortodoksa, siria ortodoksa kaj siro-malabara eklezioj oni memoras ankaŭ nuntempe la cirkumcidon de Kristo la 1-an de januaro, kiel ankaŭ en kelkaj prakatolikaj kaj evangelaj eklezioj. Ankaŭ en la katolika Latina Eklezio, kiu festas la 1-an de januaro kiel altfesto de la Dipatrino Maria, la taga evangelio estas Luko 2,16-21.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Beschneidungsfest In: Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, S. 750.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĝenerala informo (de)
- Artikolo en Jüdischen Zeitung (de)
- Orthodoxer Kalender 2010 Arkivigite je 2013-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Gedanken zum Festtag