Ch
Aspekto
(Alidirektita el CH)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon CH (apartigilo). |
CH Ch ch
CH, antaŭminuskle Ch, minuskle ch, estas litero de – interalie – la ĉeĥa kaj kimra alfabetoj kun la prononco [ĥ], ĝis 1994 ankaŭ konsiderata memstara litero en la hispana (kie ĝi nun kutime enlistiĝas kiel c+h) kun la prononco [ĉ] kaj la nomo ĉe. En la ĉeĥa alfabeto ĝi estas la 12-a, en la kimra la 4-a litero.
CH simple estas literigo de apudmetitaj C kaj H. CH aperas post C en ĉeĥa kaj kimra aboco-sinsekvoj.
CH estas uzata anstataŭ Ĉ en la H-sistemo.
|