[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

O no Jasumaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ō no Yasumaro)
O no Jasumaro
Persona informo
太安万侶
Naskiĝo
Morto 15-an de aŭgusto 723 (0723-08-15)
en Nara
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio de Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Koĝiki vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

O no Jasumaro [o:-no jasumaro] (Hepburn-angle Ō no Yasumaro) (japane 太 安万侶|? - mortis la 15-an de aŭgusto 723) estis japana nobelo, burokrato kaj kronikisto. Li estas verŝajne filo de Ō no Honji (japane 多 品治), partoprenanto de la Jinŝin-a milito de 672.

Li estas plej konata pro la kompilado kaj redaktado, notado de - kun helpo de Hieda no Are - Koĝiki, la plej malnova verko pri japana historio. Pri la verkado komisiis lin imperiestrino Genmei (regis en 707-721) en 711 uzante la klanajn kronikojn kaj indiĝenajn mitojn. Ĝi estis finita en la sekva jaro, en 712.

Yasumaro plej verŝajne partoprenis ankaŭ en la kopilado, verkado de Nihonŝoki, kiu estis finita en 720.

Yasumaro iĝis klan-ĉefo en 716, mortis en 723.

Oni trovis lina tombon la 23-an de januaro 1979 dum teplantado en Konose Ward de Nara-urbo, Nara-prefektujo. La kupra plataĵo sur ligna sarkofago havis gravuraĵon en la japana lingvo, per ĉinaj skribaj simboloj.