Biglen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Biglen (stacidomo). |
Biglen | |
---|---|
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |
Vintra rigardo de Rüttihubelbad al la Marĉo de Walkringen, Biglen kaj la Bernaj Alpoj | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Konolfingen |
Geografia situo | CH1903: 614321 / 197430 (mapo)46.927817.62667Koordinatoj: 46° 56′ N, 7° 38′ O; CH1903: 614321 / 197430 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1724 |
Areo | 3,59 km² |
Alteco | 739 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3507 |
Komunumkodo | 0603 |
Mapo de Biglen | |
Biglen estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1724 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Biglen situas en la valo de la rojo de Bilgen, okcidenta alfluanto de Emme kaj do fakte malgraŭ la politika aparteno al Berno-Mezlando estas parto de la regiono Emme-Valo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Biglen kaj la vilaĝeto Enetbach (en la alemana lingvo Änetbach), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj. Sude de la komunumo etendiĝas la marĉo de Walkringen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,59 km², de kiuj 6,1% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Biglen limas en nordoriento kaj oriento al Arni, en sudoriento al Grosshöchstetten, en sudo al Schlosswil, en okcidento al Worb, kaj en nordo al Walkringen.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Affoltern en Emme-Valo al Konolfingen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Burgdorf al Thun.
Historio
La unua dokumenta mencio de Biglen datiĝas el la jaro 894 kiel Pigiluna. En la jaro 1236 aperis la mencio Biglun.[2]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Biglen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|